Béla Vekerdi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vekerdi Béla estis hungara instruisto, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Vekerdy. Liaj filoj estis László Vekerdi kaj József Vekerdi.

Béla Vekerdi [1] Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de februaro 1882 en Hódmezővásárhely, li mortis la 4-an de marto 1970 en Debrecen.

Biografio redakti

Béla Vekerdi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis ĉefe en Scienca Universitato Péter Pázmány, iomete en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Li akiris pedagogian diplomon en 1906, poste li ekinstruis en sia naskiĝurbo. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tamen li doktoriĝis en 1917. Inter 1922 kaj 1936 li instruis en kalvinana gimnazio de Debrecen, poste li estis lernejestro en pripedagogia lernejo. pli frue en 1925 li estis nomumita privata profesoro en Universitato István Tisza. En 1944 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu 15 jarojn en la gimnazio.


Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hogyan tanítsuk a latin nyelvet? (Kiel instrui la latinan lingvon?, (1914)
  • Az indukció lényege és logikai alapjai (1923)
  • A matematikai földrajz elemei (1927) - lernolibro

Fontoj redakti