Bürstadt
Bürstadt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 16 734 loĝantojn sur areo de 34,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 493 loĝantoj/km².
Bürstadt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06206, 06245 (Bobstadt) | |||||
Poŝtkodo | 68636–68642 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6842 | |||||
Aŭtomobila kodo | HP | |||||
Oficiala Municipokodo | 06431005 | |||||
Subdivido | 3 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alfons Haag | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 2 68642 Bürstadt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16734 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 38′ N, 8° 27′ O (mapo)49.6413888888898.4545833333333Koordinatoj: 49° 38′ N, 8° 27′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 90 m | |||||
Areo | 34,46 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.buerstadt.de/ | |||||
Geografio
redaktiBürstadt apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo", transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko estis grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuajn montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.
Trafiko
redaktiLa aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sudoriente. Krome ankaŭ densaj trajnkonektoj ligas la urbon precipe al la proksimaj urboj Mannheim sude kaj Heidelberg sudoriente en la najbara federacia lando Baden-Virtembergo, al Bensheim oriente kaj al Worms en la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato aliflanke de la rivero Rejno okcidente, sed la fervoja linio "Riedbahn" ankaŭ servas regulajn trajnojn al la urbo Frankfurto ĉe Majno 60 kilometrojn norde.
Partneraj urboj
redakti- Krieglach en Stirio, Aŭstrio
- Wittelsheim en Alzaco, Francio
- Minano en gubernio Sajtama, Japanio