Březnice (kastelo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březnice

Březnice estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbeto sur la rivereto Vlčava, en la suda parto de Mezbohemia regiono, proksimume 15 km sude de la distrikta urbo Příbram. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro ĝi estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Březnice
germane: Schloss Březnice
kastelo
Vido al la kastelo
Oficiala nomo: Březnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥa reĝlando
Parto de Březnice
Situo Březnice
 - koordinatoj 49° 34′ 00″ N 13° 57′ 00″ O / 49.56667 °N, 13.95000 °O / 49.56667; 13.95000 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Estiĝo 13-a jarcento
Posedanto Buzicidoj devenaj
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Březnice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Proprumanto Ŝtato
Adreso Zámek Březnice
Zámecký obvod 24
262 72 Březnice
Telefono +420 318 682 179
+420 602 478 498
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chateau Březnice
Retpaĝo: www.zamek-breznice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La kastelo de antaŭe

Historio redakti

La kastelo ekestis per rekonstruo de la origina gotika fortikaĵo, menciata jam en la 13-a jarcento. En la duono de la 16-a jarcento, estante en posedo de Jiří Lokšan el Lokšany, sekretario de la ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a, ĝi estis renesance kastelaspekte rekonstruita. El tiu periodo devenas tn. Biblioteko de Lokšany, kiu estas la plej malnova kastela biblioteko en Bohemio. En la 17-a jarcento estis alkonstruita frubaroka kapelo de Maria Virgulino laŭ la projekto de la elstara itala arkiteko Carlo Lurago (aŭtoro ekz. de la ampleksa sidejo de jezuitoj Klementinum en Prago aŭ la fama pilgrimloko Svatá Hora ĉe la proksima urbo Příbram) kaj samtempe estis aranĝita ĉirkaŭa vasta parko kun du fiŝlagetoj.

Vidindaĵoj redakti

Restaĵoj de la origina fortikaĵo konserviĝis ĝis nun en la kastelaj muroj, la kastelo havas ankaŭ gotikan remparon el ĉ. la jaro 1500. La kastela konstruaĵo mem havas kvadratan dispozicion kun kvar angulturoj kaj trairebla turo en la fronto. Inter la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jc. la kastelo trapasis kompleksan rekonstruon. Por la publiko estas nuntempe alireblaj tri ekspozicioj informantaj pri historio de unuopaj nobelgentoj posedintaj la kastelon, pri artstiloj kaj armiloj ekde renesanca periodo ĝis la 19.a jarcento. Kadre de la trarigardo viziteblas ekz. la nobelgenta portretgalerio, afrika salono, barok- kaj empirstilaj salonoj, renesanca manĝejo, kastela armilejo, Biblioteko de Lokšany (kun pentrita traba plafono, surmuraj pentraĵoj kaj originaj ornamitaj ŝrankoj) kaj Galerio Ludvík Kuba (ĉeĥa folkloristo kaj pentristo). Krome eblas viziti ekspozicion pri fantomoj, troviĝantan en la kastela kelo, kaj kuracplantan ĝardenon, situantan laŭlonge de la kastela muregaro. En la kapelo estas regule aranĝataj koncertoj pri klasika muziko.

Eksteraj ligiloj redakti