Bačalky (germane Batschalek) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Jičín, Regiono Hradec Králové, apud limo kun Mezbohemia regiono. Ĝi etendiĝas en senpera proksimeco de ampleksa arbaro nomata Křižánek, kun belvidejo al Gigantmontaro, kaj 6 km de enfaliga urbeto Libáň. Vilaĝo Bačalky kaj Lično estis kunigitaj en la jaro 1952. La municipo situas en supermara alteco 374 metroj. Vivas ĉi tie 161 loĝantoj (2023).

Bačalky
germane Batschalek
municipo
Domo n-ro 41 en la jaro 1984
Oficiala nomo: Bačalky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Kopidlno
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Bačalky
 - alteco 374 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 06″ N 15° 09′ 13″ O / 50.38500 °N, 15.15361 °O / 50.38500; 15.15361 (mapo)
Areo 5,69 km² (569 ha)
Loĝantaro 161 (2023)
Denseco 28,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1371
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 507 23
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 553701
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bačalky
Retpaĝo: www.bacalky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rokytňany, Libáň, Zelenecká Lhota, Dětenice kaj Veselice.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1371. Malantaŭ la vilaĝo proksime de la arbaro ankoraŭ en antaŭ nelonga tempo troviĝis en pluggrundo diversaj objektoj de pratempa deveno. Tio estis ŝtonaj hakiloj, restaĵoj de fajrejoj, rompitaĵoj de ujoj kaj eĉ verticiloj ks.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869706
1880730
1890669
1900643
1910610
1921646
JaroLoĝantoj
1930597
1950383
1961362
1970290
1980215
1991173
JaroLoĝantoj
2001162
2011157
2014149
2016154
2017153
2018156
JaroLoĝantoj
2019161
2020165
2021161
2022168
2023161

Mito pri Bačalky redakti

 
Virgulino malantaŭ la vilaĝo

En foraj tempoj oni ne havis vivtenadon en tiuj ĉi lokoj simplan. La grundo estis tre malfekunda kaj la loĝantoj tre malfacile akiradis sian vivtenaĵon. Ŝafpaŝtistoj paŝtigis sur loka montetaro siajn ŝafojn kaj ploretis pro la malfacila vivo. Laŭ ili la vilaĝo ricevis sian nomon ĉeĥe: bača-lká (ŝafpaŝtisto ploretas), Bačalka ⇒ Bačalky (Ŝafpaŝtistploretejo).

Partoj de la municipo redakti