Baarle
Regnoj Nederlando en
Belgio
Provincoj Norda Brabanto kaj
Antwerpen
Municipoj Baarle-Nassau kaj Baarle-Hertog
Loĝantaro 8919 (1-a de januaro 2006)
Areo 83,84 km²
Koordinatoj 51° 26′ 37″ N 4° 55′ 48″ O / 51.44361 °N, 4.93000 °O / 51.44361; 4.93000 (mapo)Koordinatoj: 51° 26′ 37″ N 4° 55′ 48″ O / 51.44361 °N, 4.93000 °O / 51.44361; 4.93000 (mapo)
Gravaj trafikvojoj Provincaj vojoj N 260 kaj N 639
Telefonaj prefiksoj 013
014
Poŝtkodoj 5111
2387

La municipoj Baarle-Hertog kaj Baarle-Nassau kune konsistigas la vilaĝon Baarle. 22 belgaj enklavoj situas dise en kaj ĉirkaŭ la vilaĝo. En kelkaj el ili situas sep nederlandaj enklavoj. Ĉe la belga vilaĝeto Zondereigen situas plia, neloĝata, nederlanda enklavo, la oka. En 1995 la tria komisiono pri limoj oficiale fiksis la limojn. Ĉe tio oni interalie donis herbejon, ĝis tiam neŭtralan, al Belgio, per kio Baarle-Hertog nun havas 22 enklavojn. Ege kurioza afero estas la tiel nomata kvarlanda punkto.

nederlandaj kaj belgaj areoj
Simbola lim-paliso en Baarle-Hertog. La vera limo estas je kelkaj metroj for.
Domnumero en 'Nassau'
Domnumero en 'Hertog'

La limoj en Baarle plejparte sekvas la parcelajn limojn. En iuj partoj de la vilaĝo la limo kuras pli arbitre, kaj la kuirejo de domo povas esti en alia lando ol la loĝĉambro. Tiel la limo ekzemple trairas filion de la vendeja ĉeno Zeeman. Pro tio oni interkonsentis, ke la situo de la ĉefa pordo de domo difinas la naciecon de la domo (kaj la loĝantoj). Tamen ekzistas domoj, kiuj havas kaj belgan kaj nederlandan ĉefajn pordojn. Tio kaŭzis la problemon, ke oni suspektis la loĝantojn pro kontrabandado. Pro komforto ĉiuj domnumeraj ŝildoj en la vilaĝo portas la flagajn kolorojn de Nederlando aŭ Belgio (vidu la fotojn).

Historio redakti

La origino de la stranga nacia dissplititeco de Baarle-Hertog kaj Baarle-Nassau estas en tre fora pasinteco. En la 13-a jarcento la duko de Brabanto donis parton de la bienoj en la municipo feŭde al la senioro de Breda. Tio okazis dispece, ĉar la duko deziris konservi la fekundajn partojn por si mem. De 1403 la grafoj de Nassau estis baronoj de Breda-Baarle-Nassau.

La Vestfalia Paco decidis, ke la reĝo de Hispanio kiel sukcedulo de la dukoj de Brabanto ricevu Baarle-Hertog-on, dum ke Baarle-Nassau iru al la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj, sub la guberniestro Princo de Oranĵo, sukcedanto de la grafoj de Nassau. De tiu tempo la situacio ne esence ŝanĝiĝis.

Provizado redakti

Elektro redakti

  • Centro: Firmao Electrabel (belga)
  • Ekster la centro: Firmao Essent (nederlanda)

Nun estas libera merkato por elektro en Nederlando kaj Flandrio.

Radio, televido, Interreto redakti

  • Firmao Telenet (belga)

Telenet transsendas en Baarle kaj nederlandajn kaj flandrajn komercajn televidajn programojn. La ĉirkaŭa teritorio de Baarle-Nassau havas kablojn de Essent. Baarle kiel sola flandra loko, kie eblas kable ricevi komercajn nederlandajn staciojn; la televidkabloj de Nederlando kaj Belgio ne transportas la komercajn programojn de la respektive alia lando.

Gaso redakti

  • Firmao Intergas (nederlanda)

Akvo redakti

  • Firmao Brabantwater (nederlanda)

Rubaĵo redakti

Multaj stratoj ricevas semajne du vizitojn de rubaĵkolekta kamiono, unu nederlanda, unu belga.

Poŝto redakti

Same kiel pri rubaĵo, multajn stratojn ĉiutage vizitas du leterportistoj belga kaj nederlanda.

Telefono redakti

La telefonreto estas plejparte duobla, de la nederlanda KPN telecom kaj la belga Belgacom, sed kun speciala ligo: Konversacioj inter Baarle-Hertog kaj Baarle-Nassau eblas ĉiuokaze je loka tarifo. Ĉiuj poŝtelefonaj provizantoj de la du landoj estas atingeblaj.

Vendejoj redakti

Pro la leĝoj la erotika video-filmejo situas en Baarle-Nassau, kaj vendejoj de piroteknikaĵoj situas en Baarle-Hertog, kie ili rajtas vendi dum la tuta jaro. En Baarle ĉiu dimanĉo estas libera por vendado.

Polico redakti

La policoj de Baarle-Nassau kaj Baarle-Hertog havas komunan oficejon en municipo Baarle-Hertog. Tio estas eksterordinara, sed ne unika: en la nederlanda limloko Dinxperlo estas komuna konstruaĵo de la nederlanda kaj germana policoj (ĉi-lasta de Bocholt). La loka policano de Baarle-Hertog estas foje nomata la 'dirco' (direktoro kunordiganta) de Baarle.

Trafiko kaj transporto redakti

Vojoj redakti

Vilaĝo Baarle estas bone atingebla per aŭto tra la du nederlandaj provincaj vojoj  260 kaj N 639 kaj la belga provinca vojo N 119. Ankaŭ la ekspresvojoj A 58 en Nederlando kaj E 34 en Belgio estas proksimaj.

Busoj redakti

Linioj de De Lijn

  • Linio 458 (Poppel – Hoogstraten)
  • Linio 459 (Turnhout – Hoogstraten)
  • Linio 460 (Turnhout – Baarle)

Linio de Veolia

  • Linio 132 (Tilburg – Breda)

Fervojo redakti

Ĝis la 7-a de oktobro 1934 Baarle havis du fervojajn staciojn, ĉe la linio 29 inter Turnhout kaj Tilburg. Tiu ĉi linio nun estas nuligita, Ĝian traceon uzas bicikla vojo Het Bels Lijntje.

Asocioj kaj kluboj redakti

Baarle havas florantan kluban vivon. Kelkaj kluboj ekzistas en belga kaj nederlanda variantoj. Ekzemplo estas la futbalaj kluboj Gloria (nederlanda) kaj Dosko (belga). Aliaj kluboj ekzistas nur unufoje en Baarle; ekzemple:

  • Harmonie Sint Remi
  • Stichting Jeugdwerk Baarle (junulara fondaĵo)
  • Heemkundekring Amalia van Solms

Amaskomunikiloj redakti

Retejo redakti

La du municipoj havas komunan retejon, atingeblan per la du adresoj baarle-nassau.nl kaj baarle-hertog.be. Kun helpo de eŭropa subvencio por translimaj projektoj oni malfermis la 30-an de marto 2002 la unuan komunan retejon. En 2004 la retejo estis fermita, kiam nederlanda enketo deklaris baarle-nassau.nl/baarle-hertog.be unu el la plej malbonaj komunaj retejoj. La 8-an de julio 2005 estis malfermita nova retejo, same komuna.

Radio kaj televido redakti

Vilaĝo Baarle havas propran radiostacion Lokale omroep Baarle, nomata ankaŭ "la trankvila ĝuemulo". Krome kelkaj regionaj stacioj estas riceveblaj en Baarle: Omroep Brabant, Kanaal13, RTV, Antwerpen 1. Komparu ankaŭ la suprajn informojn pri kabla televido.

Ĵurnaloj kaj semajnaj gazetoj redakti

La regionaj ĵurnaloj en Baarle estas BN/De Stem, Brabants Dagblad kaj Gazet van Antwerpen. Krome Baarle havas semajnan gazeton, nomatan Ons Weekblad (= nia semajna gazeto).

 
En la nordaj kvartaloj de Baarle situas tri belgaj enklavoj. Nederlando situas maldekstre, Belgio dekstre.
 
Domo ĉe Chaamse-strato, kiu situas kaj en Belgio kaj en Nederlando (la limon markas la pavimŝtonoj)

Eksteraj ligiloj redakti