Baarle-Hertog

(Alidirektita el Zondereigen)
Tiu ĉi artikolo temas pri la belga komunumo, kiu nederlande nomiĝas Baarle-Hertog kaj france Baerle-Duc. Ne miksu ĝin kun la franca komunumo Bar-le-Duc.


Baarle-Hertog (nederlande: [BA:Rl'-HERtoĥ]) estas municipo en Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 2663 loĝantojn. La municipo apartenas al la provinco Antverpeno kaj al la distrikto respektive arondismento Turnhout.

Baarle-Hertog
municipo
municipo en Belgio • Eksklavoenklavo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Antverpeno
Poŝtkodo 2387
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 663  (januaro 2016)
Loĝdenso 304 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 26′ N, 4° 55′ O (mapo)51.4333333333334.9166666666667Koordinatoj: 51° 26′ N, 4° 55′ O (mapo)
Areo 7,40 km² (740 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Baarle-Hertog (Belgio)
Baarle-Hertog (Belgio)
DEC
Baarle-Hertog
Baarle-Hertog
Situo de Baarle-Hertog en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baarle-Hertog [+]
vdr

Kune kun la nederlanda komunumo Baarle-Nassau ĝi formas la vilaĝon Baarle. Baarle-Hertog konsistas el 22 eksklavoj kaj parto, kiu limas rekte al la Belga limo kun la vilaĝeto Zondereigen.

La limoj de Baarle-Hertog estas historia kuriozaĵo, kaj estas tre malsimplaj. Baarle-Hertog konsistas el 24 eroj de lando, el kiuj 20 estas ĉirkaŭitaj de la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. Ene de tiuj ĉi (belgaj) eksklavoj, estas ankaŭ 7 nederlandaj enklavoj, kiuj apartenas al la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. La limo estas tiel komplika, ke kelkaj stratoj kaj domoj estas dividitaj inter la du landoj. Onidire, ke kiam nederlanda leĝo devigis ke (nederlandaj) restoracioj fermu pli frue ol la belgaj, en kelkaj restoracioj la klientoj devis nur movi siajn tablojn al la belga flanko.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti