Bagazo estas la fibreca rubo, kio restas post kiam la suko estas elpremita de la tigoj de sukerkano. La vorto devenas de la franca vorto baggage, per la hispana bagazo kaj originale simple signifas "rubon"

Bagazo

Bagazo reprezentas proksimume 30% de la tuta maso de sukerkano prilaborita; ĉiujare temas pri dekmilionoj da tunoj tutmonde. Bagazo havas altan enhavon (ĉirkaŭ 50%) de celulozo (pli ol ligno). Ĉi tiu biomaso estas ĉefe uzata kiel renovigebla brulaĵo en vaporkaldronoj por generado de energio; kiel bestnutraĵo; aŭ kiel krudaĵo por pulpo, papero kaj fibrotabulo el grunda bagazo ligita kun sinteza rezino [1]. Ekzistas ankaŭ provizantoj de tasoj, bovloj kaj similaj faritaj el bagaza pulpo.

Bagazo ankaŭ estas fonto de furfuralo, kiu povas esti uzata por produkti termoduritajn polimerojn.

Aliaj eblaj uzoj de bagazo en esploro estas kiel fonto de etanolo [2] kaj kiel fonto de aktiva karbono [3].

Referencoj redakti