Baladoj kaj romancoj

poemaro de Adam Mickiewicz
(Alidirektita el Ballady i romanse)

Baladoj kaj romancoj (pole Ballady i romanse) estas poemaro de la pola poeto Adam Mickiewicz, eldonita en 1822 en Vilno kiel parto la unua volumo de lia Poezio. La poemaron oni trovas pionira por disvolviĝo de la ĝenro balado en la pola literaturo kaj manifesto de la pola romantikismo[1]. Samtempe Baladoj kaj romancoj estas ĝenre ligitaj kun la antaŭa literatura periodo, ĉefe kun tiamaj revkantoj kaj idiliaj kantoj[2].

Baladoj kaj romancoj
Origine Ballady i romanse
Baladoj kaj romancoj
La titolpaĝo de la unua eldono
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Adam Mickiewicz
Lingvoj
Origina lingvo pola
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1822
Eldoninto Józef Zawadzki
Ĝenro balado
Tradukado
Tradukinto Lidia Ligęza,Antoni Grabowski, Walter Żelazny
Eldonjaro de tradukita versio 2022
Urbo de tradukita versio Bjalistoko
Eldoninto de tradukita versio Bjalistoka Esperanto-Societo, Podlaĥia Libraro
Paĝoj de tradukita versio 104
ISBN de tradukita versio 978-83-962222-4-4
vdr

Esperanto-eldono redakti

Laŭ ĉiujara iniciato de la Prezidanto de Pollando la poemaro Baladoj kaj romancoj estis elektita la legaĵo de la Nacia Legado por la jaro 2022[3]. Samkiel en la antaŭaj jaroj, Bjalistoka Esperanto-Societo decidis eldoni la libron en Esperanto-traduko. Danke al kunlaboro kun Podlaĥia Libraro kaj financa subteno de la Ministerio de Kulturo, por la Nacia Legado oni eldonis po 300 libroj en la pola kaj Esperanto. La pola libro enhavas ĉiujn 14 poemojn el la originala eldono, kaj la Esperanta krome enhavas 2 aldonajn poemojn. La tekstojn tradukis Antoni Grabowski (Sinjorino Twardowska, Tri budrisoj), Walter Żelazny (La ganto), kaj ĉiujn ceterajn – Lidia Ligęza[4].

Enhavo redakti

En la poemaro troviĝas 14 tekstoj, laŭvice:

  • Primolo (Pierwiosnek)
  • Romantiko (Romantyczność)
  • Świteź 
  • Ondino (Świtezianka)
  • Fiŝeto (Rybka)
  • Reveno de l’ patro (Powrót taty)
  • Kurganeto de Marila (Kurhanek Maryli)
  • Al amikoj (Do przyjaciół)
  • Tion mi ŝatas (To lubię)
  • La ganto (Rękawiczka)
  • Sinjorino Twardowska (Pani Twardowska)
  • Tukaj aŭ provoj de amikeco (Tukaj albo próby przyjaźni)
  • Lilioj (Lilije)
  • Liristo (Dudarz)

La Esperanto-eldono enhavas krome:

  • Tri Budrisoj (Trzech Budrysów)
  • Fuĝo (Ucieczka)

Referencoj redakti

  1. Ireneusz Opacki: Ballada. En: Słownik literatury polskiej XIX wieku. Wrocław: Zakład Narodowy im. Ossolińskich – Wydawnictwo, 2002, p. 74
  2. Joanna Klausa-Wartacz: Antyczne Przemiany i romantyczne metamorfozy. Tropami Metamorfoz Owidiusza w Świteziance Adama Mickiewicza, „Symbolae Philologorum Posnaniensium Graecae et Latinae” 2010, n-ro XX/1, p. 110
  3. Nacia Legado 2022 en la retejo de la Prezidanto de Pollando. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
  4. Nacia Legado en Esperanto: Baladoj kaj Romancoj en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo

Eksteraj ligiloj redakti