Messen
Messen estas komunumo en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Messen | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Messen | |
Messen fotita la 16-an de aprilo 2011 el balono | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Bucheggberg |
Geografia situo | CH1903: 600758 / 215629 (mapo)47.0916666666677.4486111111111Koordinatoj: 47° 6′ N, 7° 27′ O; CH1903: 600758 / 215629 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1436 |
Areo | 11,88 km² |
Alteco | 505 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3254 |
Komunumkodo | 2457 |
![]() | |
Mapo de Messen | |
Geografio Redakti
La komunumo de Messen situas en la ebenaĵo de la Valo de Limpach sude de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Messen, Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,88 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Messen limas en nordo al Lüterswil-Gächliwil, en nordnordoriento al Buchegg, en nordoriento al Unterramsern, en oriento al Mülchi (BE), en sudoriento al Etzelkofen (BE), en sudo al Scheunen (BE), en sudokcidento al Rapperswil (BE), en okcidento al Ruppoldsried (BE), en okcidentonordokcidento al Wengi (BE), en nordokcidento al Schnottwil, kaj en nordnordokcidento al Biezwil.
Trafiko Redakti
Tra Messen pasas la kantona n-ro ĉefvojo 251 de Bätterkinden tra la Valo de Limpach al Rapperswil. Messen estas la elirpunkto de poŝtaŭtolinioj al Jegenstorf, Bätterkinden, Lyss kaj Utzenstorf, kaj ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio de Messen datiĝas el la jaro 1223 kiel Messon.[2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern estis integritaj al la komunumo Messen.
Notoj kaj referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Messen
- Messen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Messen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj Redakti
-
Preĝejo de Messen
-
Farmbieno Burg
-
Brunnenthal