Bassersdorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Baltenswil)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bassersdorf (stacidomo).
Bassersdorf
Blazono de Bassersdorf
Protestanta preĝejo de Bassersdorf
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 26′ 36″ N 8° 37′ 43″ O / 47.44333 °N, 8.62861 °O / 47.44333; 8.62861 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 36″ N 8° 37′ 43″ O / 47.44333 °N, 8.62861 °O / 47.44333; 8.62861 (mapo)
Areo 9,02 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8303
Komunumkodo 0052
Mapo de Bassersdorf</samll>
vdr

Pri la komunumo redakti

Bassersdorf estas urbo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 10'470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

La urbo situas en la mezo inter Vinterturo kaj Zuriko en proksimeco de la Flughaveno Zuriko, kiu hodiaŭ estas por ĝiaj loĝantoj ĉefa dunganto. Ek de 1931 ankaŭ la municipo Baltenswil, kiu antaŭe estis aŭtonoma komunumo apartenas al Bassersdorf.

Trafiko redakti

Bassersdorf situas ĉe trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Kloten al Vinterturo kaj estas tiel trajne kaj per diversaj poŝtaŭtobuslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

La unua certigita dokumenta mencio de Bassersdorf datiĝas el la jaro 1155 Bazzelstorf. En dokumentlibro de la Monaĥejo Einsiedeln ekzistas noto sen dato kaj trovebla dokumento pri donaco de bieno en Bassersdorf, kiu povas dati de 1010, ĝia dato tamen malcertas. Unua certigita skriba mencio tamen datiĝas de donacdokumente de la Nobela Gerung al la Monaĥejo Sankt-Martino sur la Zurika Monto de la 15-a de novembro 1155. Dum la mezepoko ĝis la jaro 1414 la habsburganoj kaj togenburganoj posedis la jurisdikcion pri Bassersdorf. Kun la akiro de la Grafejo Kiburgo flanke de la urbo de Zuriko la regado pri Bassersdorf transiris al Zuriko. Dum la erao de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj Bassersdorf fariĝis dum mallonga tempo ĉefurbo de propra distrikto. Poste ĝi estis integrita al la distrikto Bülach. En 1931 la tiama komunumo Baltenswil estis integrita al la komunumo Bassersdorf.

Aviadilkatastrofo de Crossair en la jaro 2001 redakti

La 24-an de novembro 2001 la aviadilo de la marko Ĵumbolino kun la flugnumero Crossair 3597 survojis de la Flughaveno Berlino-Tegel al la Flughaveno Zuriko, kiam ĝi je la alteriĝalflugo frakasiĝis sur la planko de la arbaro apud Bassersdorf kaj bruliĝis. 24 homoj mortis dum la katastrofo. Ĉefkialo de la akcidento estis la neatento de la minimuma flugalteco por la elektita alflugvojo malgraŭ sufiĉe bona vido. Ĉe la falo mortis ĉefe la homoj, sidantaj en la antaŭaj vicoj, inter kiuj ankaŭ la uson-germana kantistino Melanie Thornton kaj du de la tri membroj de la muzikgrupo Passion Fruit.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti