Barbara Elisabeth Baarsma (naskiĝis la  19-an de novembro 1969(nun 1969-11-19) en Leiden) estas nederlanda ekonomikistino. Ŝi laboras por la Rabobank, estas profesorino ekonomio je la Universitato de Amsterdamo kaj kronmembro de la Social-Ekonomia Konsilantaro (SER).

Barbara Baarsma
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1969 (1969-11-01) (54-jaraĝa)
en Leiden
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de AmsterdamoTeknika universitato Delft
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Barbara Baarsma naskiĝis en 1969 en Leiden kiel filino de kuracisto. Je junaĝo ŝi transloĝiĝis al Goeree-Overflakkee kie sia patro laboras kiel orel-naz-gorĝa kuracisto. En Middelharnis ŝi trapasis Ateneon B. Post la mezlernejo ŝi komencis studon Industria fasonado je la TU Delft. Post unu jaro ŝi studŝanĝis al ekonomiko je la Universitato de Amsterdamo. En 2000 ŝi doktoriĝis en ekonomiko.

Ekde 2009 ŝi estas profesorino Marktwerking en Mededingingseconomie (Merkatfunkciado kaj Konkurencekonomio) je la Universitato de Amsterdamo. En 2008 ŝi nomumiĝis al direktorino de la sendependa konsilburoo SEO Ekonomia Esploro. En 2012 ŝi fariĝis kronmembro de la SER. En tiu funkcio ŝi konsilas la nederlandan registaron pri diversaj ekonomikaj temoj. Je la 1-a de aprilo 2016 ŝi nomumĝis al direktorino Sciodisvolviĝo ĉe la Rabobank.