Barbara CUPISTI estas itala premiita reĝisorino de dokumentfilmoj kun longa kariero kiel aktorino kiu estas bone konata ekstere de ŝia hejmlando precipe de hororo-ŝatantoj. Ili plej probable rekonos ŝin de ŝiaj filmoj kun direktoro Michele Soavi kaj Dario Argento. Ŝi specialiĝis en agofilmoj (ŝi komencis sian karieron kiel dancistino kun la kompanio Luis Falco). Ŝi famiĝis en Francio pro sia rolo en la tre populara TV "feuilleton" Chateauvallon.

Barbara

Filmistino
Persona informo
Naskiĝo 24-a de januaro 1960
en Viareggio, Toskanio, Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco itala
Alma mater Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristo
vdr

Ŝi disigis sian aktivecon inter Francio kaj Italio ekde 1993 kiam ŝi havis sian filon de itala aktoro Alberto Gimignani.

Barbara Cupisti kaj Esperanto redakti

Ŝi estas multlingva. Aldone al ŝia denaska lingvo la itala, ŝi lernis ankaŭ jenajn lingvojn : angla, franca, hispana kaj Esperanto[1]. Aperis ankaŭ intervjuo kun ŝi fare de Giorgio Silfer en la revuo Femina[2].

Verkaro redakti

Ekde 2002, ŝi komencis direkti por Rai Cinema. Ŝia unua dokumenta filmo MothersPatrinoj (90 min), montrita en la Festivalo de Venecio 2007, gajnis la premion David di Donatello en 2008 por la plej bona dokumentfilmo de la jaro. Ĝi dokumentas la strebon de patrinoj kaj israelaj kaj palestinaj, perdintaj siajn filojn ĉu milite, ĉu atence, ĉu sinmortige, krei dialogon inter la du frontoj, eĉ per rektaj rakontoj[1].

Ŝia dua filmo, Malpermesita Infanaĝo, estis montrita en la festivalaj rondoj kaj ricevis la spektantaran premion por la plej bona dokumenta filmo ĉe la Bahreina filmfestivalo pri Internaciaj Homaj Rajtoj (Majo 2009) kaj la Amnestio Internacia Kinejo kaj la premion Homaj Rajtoj ĉe la Internacia Kinfestivalo de Pesaro por la Nova Kinematografio (junio 2009), kaj ĉe la Bobbio Kinfestivalo de Marco Bellocchio. Unicef Italio donis al ĉi tiu filmo la Altan Patronecon.

Io Sono, ŝia tria filmo, pri homa trafikado en Italio, estis prezentita ĉe la Festivalo de Venecio en 2011 kun la patroneco de Amnestio Internacia Italio kaj estis finalisto ĉe la Monte-Carlo Televida Festivalo.

Fratelli e Sorelle-storie di carcere estas du-epizoda dokumenta filmo pri la drameca situacio en italaj malliberejoj. La filmo estis premiita per la Premio Ilaria Alpi 2012, la plej grava ĵurnalisma premio en Italio, por la plej bona dokumenta filmo de la jaro kaj kiu ricevis la nomumon por la Premio David di Donatello 2013.

Interferenze Rom 2013 estas ŝia lasta filmo produktita inter Makedonio, Italio kaj Francio. Ĝi parolas pri la cigana komunumo en Eŭropo.

Ŝi estas nun laboranta al serio de tri dokumentaj filmoj pri rifuĝintoj el la tuta mondo.

Ŝi estas konsiderita unu el la plej talentaj dokumentfilmaj direktoroj de ŝia generacio. Ŝiaj filmoj ĉiam montras tre fortajn bildojn de la nuntempa socio. Ĉar ŝi plejparte fokusas pri homaj rajtoj, ŝi diris ke "ŝia celo estas doni voĉon al la homoj kiuj ne havas la okazon por paroli".

Ŝia unua dokumenta filmo "Mothers" (Patrinoj) produktita de la itala RaiCinema estas laŭ la nacia kaj internacia gazetaro konsiderata majstroverko.

Filmaro redakti

Kiel aktorino redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
1982 The New York Ripper Heather Kina filmo
1983 The Key Lisa Rolfe Kina filmo
1985 Chateauvallon Alexandra TV Serio, 26 Epizodoj
International Airport L'hostess di terra TV Serio, 3 Epizodoj
1987 Stage Fright: Aquarius Alicia Kina filmo
Eleven Days, Eleven Nights Alicia
Opera Signora Albertini Kina filmo
1988 Piazza Navona TV Serio, 1 Epizodo: O Samba
1989 The Hell's Gate Erna Kina filmo
La salle de bain Doctor's Wife Kina filmo
The Church Lisa Kina filmo
Il bambino e il poliziotto Lucia Kina filmo
Dark Bar Elisabeth Kina filmo
1990 Flight from Paradise Assessino Kina filmo
Formula I TV Serio
Il volo di Teo Kina filmo
Eyewitness Elisa TV filmo
1992 Edera Dalma TV Serio, 21 Epizodoj
Flesh and the Devil Maria Cristina TV filmo
1994 Cemetery Man Magda Kina filmo
Only You Anna Kina filmo
1995 L'anno prossimo... vado a letto alle dieci Betty Kina filmo
1997 Le mani forti Kina filmo
Commercial Break Mary Cantucci Kina filmo
1999 Gialloparma Cristina Kina filmo
Not Registered Kina filmo
2000 Denti Segretaria Dott Calandra Kina filmo
2001-02 Distretto di Polizia Irene Martini TV Serio, 2 Epizodoj: La vendetta, Doppio inganno
2002 Total Kheops Paola Kina filmo
Sotto gli occhi di tutti Barbara Kina filmo

Kiel reĝisoro redakti

Jaro Titolo Notoj
2002 La Akvo Masko Plenlonga Filmo, Segmento: Cornice
Patrino Dokumentario
2008 Vietato sognare Dokumentario
2011 Io Sono Dokumentario
2015 Ekzilitoj. La Militoj Dokumentario
Ekzilitoj. Tibeto Dokumentario

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Heroldo de Esperanto, 1/2008.
  2. Femina, 2008

Eksteraj ligiloj redakti