Barnabás HEGYI [barnabAŝ hedji], laŭ la hungara skribmaniero Hegyi Barnabás estis hungara kameraisto. Lia filino estas aktorino Barbara Hegyi.

Barnabás Hegyi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1914 (1914-03-04)
en Zborov (distrikto Bardejov)
Morto 28-an de aprilo 1966 (1966-04-28) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Infano Barbara Hegyi
Okupo
Okupo ĉefkameraisto
vdr

Barnabás Hegyi naskiĝis la 4-an de marto 1914 en Hungario, en Zboró (nuntempa Zborov en Slovakio). Li mortis la 28-an de aprilo 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Barnabás Hegyi lernis teknologion kaj industriarton en Budapeŝto. Li aliĝis al stabo de filmistoj en 1936 kaj li iĝis kameraisto ekde 1940. Post la 2-a mondmilito li laboris 2 jarojn en Hungara Radio, poste li revenis al la filma industrio. Li frue mortis antaŭ ol esti emerito. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste en 1953 kaj 1966 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj filmoj (elekto) redakti

Li filmis 88 filmojn inter 1940-1966, ekzemple Ópiumkeringő (Opio-valso) (1943); En Eŭropo ie (1947); Ludas Matyi - la unua hungara kolora filmo - (1949); Különös házasság (Stranga geedziĝo) (1951); Karuselo (filmo) (1955); Surveturo (1955); Csempészek (Kontrabandistoj) (1958); Tegnap (Hieraŭ) (1959); Alba Regia (1961); Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)

Fontoj redakti