Barnabás Holenda [barnabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holenda Barnabás estis hungara pastro, instruisto, profesoro, benediktana monaĥo.

Barnabás Holenda [1] naskiĝis la 4-an de julio 1896 en Kám. Li mortis la 27-an de februaro 1967 en Győr.

Biografio redakti

Barnabás Holenda frekventis katolikan gimnazion en Szombathely, post la abituriento li aliĝis al la benediktanoj kaj li plulernis en teologia altlernejo de Győrszentmárton. Li pastriĝis en 1919, post 2 jaroj li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1919 li instruis en diversaj gimnazioj, inter 1924 kaj 1963 en la menciita altlernejo. Tiutempe li longe instruis ankaŭ en gimnazio de Győr, kie li longe estis eĉ gimnaziestro. Li pensiuliĝis en 1963. Dum sia vivo li verkis gimnaziajn lernolibrojn, krome li kontribuis pri la moderna fiziko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sugárnyomás és az élet keletkezése a földön (1927)
  • A fémek fizikai tulajdonságai (Fizikaj kvalitoj de la metaloj), (1937)
  • Az atomtól a műanyagig (De la atomo ĝis la plasto), 1941)
  • A mai fizika világnézete (1948)
  • Az atom titkai felé (Al sekretoj de la atomoj), (1951)
  • Tudósok, nézetek, viták a XVIII. században (1959)
  • Jedlik Ányos (Ányos Jedlik), (1967, 1983)
  • Jedlik Ányos (1999)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti