Malfermi la ĉefan menuon

Bartholomäus BERNHARDI (aliaj nomoj: Veldkirchius, Velcurius; naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1487 en Schlins/Distrikto Feldkirch, mortinta la 21-an de julio 1551 en Kemberg) estis luterana predikisto aŭstra.

Bartholomäus Bernhardi
Bartholomäus-Bernhardi.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1487 (1487-08-24)
en Schlins
Morto 21-an de julio 1551 (1551-07-21) (63-jara)
en Kemberg
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio teologo • universitata profesoro
v  d  r
Information icon.svg
Bartholomäus Bernhardi, reformisto el Vorarlbergo

VivoRedakti

Post kiam li studis kun pluraj samlandanoj (ekz. kun la frato Johannes Bernhardi kaj Johann Dölsch) en Erfurto kaj ekde 1504 en Wittenberg kun posta surloka magistriĝo, li eksacerdotiĝis kaj estis ordinita en Koiro. Baldaŭ li revenis al Wittenberg kie li iĝis profesoro pri fiziko kaj filozofio. En 1512 li iĝis dekano de la filozofia fakultato, en 1518 eĉ rektoro. Teologie li ŝajne jam frue adoptis la luterajn opiniojn kontraŭskolastikismajn kio evidentiĝis en la imponaj tezoj De viribus et voluntate hominis kiujn li defendis en la 25.9.1516 antaŭ Lutero kaj Andreo Karlostado. Ankaŭ dum la kvereloj pri indulgenco en 1517 Bernhardi tuj apogis Luteron. Dum la sekvintaj jaroj li estis elektita de la altlernejo al preposto kaj paroĥestro de Kemberg kie li ne nur tuj ekpropagandis por protestantismo sed ankaŭ edziĝis al kemberganino. Lia argumento por tiu kanonikjura kontraŭleĝaĵo estis tradicioj praekleziaj permesintaj la geedzecon ankaŭ al pastroj. Sekve kelkaj nomis lin la unuan geedziĝintan reformitan sacerdoton. Ĉiuokaze tiu ĉi paŝo ja furoris kaj igis la ĉefepiskopon de Magdeburg, Albrecht von Brandenburg postuli fare de la princo elektista de Saksio la ekstradicion de Bernhardi antaŭ la tribunalon eklezian.

Kiel memdefendon Bernhardi verkis skribitaĵon korektitan de Filipo Melanktono kun la titolo Apologia pro M. Bartholomaeo praeposito, qui uxorem in sacerdotio duxit kiu plureldone aperis en Erfurto kaj Wittenberg en 1521 kaj 1522. Poste ĝi plurfoje estis represita en diversaj verkoj melanktonaj kaj luteraj. Ankaŭ Karlostado prenis la bernhardi-an historion kaj similajn kazojn argumentiloj kontraŭ celibato kaj religiaj votoj. Ĉar la ĉefepiskopo malakceptis la sindefendon de Bernhardi li adresis helpopeton fare de Frederiko la 3-a (Saksio). Ties persona protekto fine savis Bernhardi kontraŭe al aliaj samfarintoj.

De liaj malfruaj vivojaroj nur malmulto estas konata. En 1540 lia filino edziniĝis al la predikisto Matthias Wandel el Hammelburg. Bernhardi mem suferis malbonan traktadon fare de hispanoj dum la Batalo de Mühlberg.

FontoRedakti

"Bernhardi, Bartholomäus" fare de Julius August Wagenmann, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 2 (1875), p. 459–460, kio legeblas tie ĉi interrete.