Bartolomeo Maggi
Bartolomeo MAGGI estis filozofo, kirurgo, privata kuracisto de la papo Julio la 3-a. Li instruis kaj praktikis la kirurgion ĉe Bolonjo (kie li estis profesoro pri kirurgio), kaj tiele li estis vokata de Julio la 3-a kaj kiel militisto de la pontifica trupo por partopreni en la Sieĝo de Parma kaj Mirandolo.
Bartholomeus Maggius (1477-1552) | ||
---|---|---|
Titolpaĝo de la verko De Vulnerum Sclopetorum, eldonita en 1552
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | aŭgusto 1477[1] en Bolonjo, Italio | |
Morto | 7-a de aprilo 1552 en Bolonjo, Italio | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato • Lordship of Bologna vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Li estis filo de Bartolomeo Maggi kaj Francesca Maggi kaj frato de Cesare Maggi. Same kiel la franca kirurgo Ambroise Paré, li neis ke la pafvundoj havas la duoblan karakteron de brulado kaj tokseco, kio kondukis lin pledi ŝanĝon en la terapia sinteno. Li klarigis siajn teoriojn en specifa traktaĵo.[2]
Lia verko plej grava (postmorte publikigita de lia frato en Bolonjo) rilatas al la milito-kirurgio kaj en tiu verko li vaste traktis pri pafvundoj, ankaŭ pri speco de pinĉilo por ĉerpado de kugloj kaj metodo de solida bandaĝo por ostaj frakturoj.
En 1550 li estis vokata por trakti la nevon de Paŭlo la 3-a. Antaŭ tio, Henriko la 2-a rekompencis lin per honoroj kaj donacoj pro lia resaniga traktado de vunditaj francaj soldatoj.
Li ankaŭ kreis lernejon, kies lernantoj subtenis kaj defendis lin en lia polemiko kun Giovanni Francesco Rota (1520-1558) pri la traktado de la vundoj. Maggi komponis traktaĵon pri sifiliso laŭpete de Galeotto la 1-a Piko de la Mirandolo (1442-1499). Li estis onklo de la notinda kirurgo Giulio Cesare Aranzi (1520-1589).
Verkaro redakti
- Bartholomei Maggii De vulnerum sclopetorum, et bombardarum ..., 1552
- De Sclopettorvm etTormentariorvm Vvlnerum Natvra, 1566
- M.Tullij Ciceronis Sententiae insigniores. Et pia ..., Marcus Tullius Cicero, 1565
- M. Tulij Ciceronis, et Demosthenis sententiae insigniores. ..., Marcus Tullius Cicero, 1569
- Riflessioni di Sebastiano Rotario, 1566
- Trattato delle ferite delli arcobugi et artigliarie ... Bartolomeo Poli, 1594
- De chirurgia scriptores optimi quique veteres et recentiores (collecti a Conrado Gesnero) 1555
- Chirurgia. De chirurgia scriptores optimi quique veteres et ..., 1555
Literaturo redakti
Vidu ankaŭ redakti
- Julius Caesar Aranzi (1529-1589)
- Achille Bocchi (1488-1562)
- Giovanni Francesco Rota (1520-1558)