Le Cerneux-Péquignot

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bas du Cerneux)
Le Cerneux-Péquignot
Blazono de Le Cerneux-Pequignot
Blazono de Le Cerneux-Pequignot
Blazono de Le Cerneux-Péquignot
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  47° 1′ 5″ N 6° 40′ 0″ O / 47.01806 °N, 6.66667 °O / 47.01806; 6.66667 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 5″ N 6° 40′ 0″ O / 47.01806 °N, 6.66667 °O / 47.01806; 6.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 324
Areo 15,67 km²
Alteco 1088 m super marnivelo
Poŝtkodo 2414
Komunumkodo 6434
Mapo de Le Cerneux-Péquignot
Mapo de Le Cerneux-Péquignot
Mapo de Le Cerneux-Péquignot
vdr

Pri la komunumo redakti

Le Cerneux-Péquignot (prononcu lesernöpekiño) estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 324 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Le Cerneux-Péquingot situas en nordo de la kantono ĉe la landlimo al Francio sur monteta altebenaĵo de la Neŭŝatela Ĵuraso. La pejzaĝon de la komunumo markas karstaj montetoj kaj altmontarmarĉaj kaldronoj kun subteraj elfluoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Le Cerneux-Péquignot, la vilaĝetoj Bas du Cerneux, Le Gigot, kaj Le Prévoux, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,67 km², de kiuj 40,5% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Cerneux-Péquignot limas en nordo al Villers-le-Lac (Francio), en oriento al Le Locle, en sudoriento al La Chaux-du-Milieu, en sudokcidento al La Brévine, en okcidento al Grand'Combe-Châteleu (Francio), kaj en nordokcidento al Montlebon (Francio).

Trafiko redakti

Tra la komunumo Le Cerneux-Péquignot pasas la kantona ĉefvojo n-ro 149 de Le Locle al La Brévine. Nordokcidenten kondukas vojo 2326, kiu transiras al la franca vojo D48, de Le Cerneux-Péquignot tra Montlebon al Morteau en Francio. Sudorienten la vojo 2326 kondukas al La Chaux-du-Milieu. Per la poŝtaŭtolinio de Le Locle al La Brévine la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Cerneux-Péquignot datiĝas el la 13-a jarcento. La nomo de la komunumo devenas verŝajne de la nomo de familio el la franca vilaĝo Montlebon, kiuj en la 13-a jarcento loĝigis al reginonon. De la 13-a jarcento ĝis la Franca Revolucio la vilaĝo eklezie kaj politike estis regita de la priorejo Morteau, kies protektovoktoj de 1325-1521 estis la Grafoj de Neŭŝatelo. Per la 1-a pacokontrakto de Parizo Francio en la jaro 1814 cedis la komunumon al la Princlando Neuŝatelo. Tamen nur en la jaro 1819 ĝi estis integrita al la Kantono Neŭŝatelo.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti