Basilius Amerbach la Maljuna

Basilius Amerbach la Maljuna (1488-1535) estis svisa libristo, latinisto, hebreisto, helenisto, dua filo de Johann Amerbach (1440-1513) kaj frato de Bonifacius Amerbach (1495-1562) kaj Bruno Amerbach (1484-1519). Komence li studis en la Latina Lernejo de Selestato inter majo 1497 kaj la 21-a de aprilo 1500, kune kun sia frato Bruno.

Basilius Amerbach la 1-a
(1488-1535)
Commentarios in Matthaeum et Marcum verko eldonita en 1516
Commentarios in Matthaeum et Marcum
verko eldonita en 1516
Persona informo
Naskiĝo 28-a de marto 1488
en Bazelo,   Svislando
Morto 8-a de aprilo 1535
en Bazelo,   Svislando
Alma mater Latina lernejo de Selestato
Universitato de Parizo
Universitato de Bazelo
Universitato de Frajburgo
Familio
Patro Johann Amerbach vd
Gefratoj Margaretha Amerbach • Bonifacius Amerbach • Bruno Amerbach vd
Profesio
Okupo bibliotekistojuristo • presisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Poste li studis en la Universitato de Bazelo kaj Universitato de Parizo. Erasmo de Roterdamo laŭdis lin pro liaj konoj pri lingvaĵoj kaj Henricus Glareanus (1488-1563) kredis lin fakulo pri la latina, la greka kaj la hebrea. Kune kun sia pli maljuna frato li bakalaŭriĝis en 1505 kaj ricevis sian majstrecon en aprilo 1506. En majo 1507 komencis studi juron kaj estis lernanto de Ulrich Zasius (1461-1536) en la Universitato de Frajburgo, sed eventuale li lasis la universitaton sen doktoriĝo. Kiam adoleskulo, li ofte estis malsana kaj lia patro intencis ke li studus religion ol juro. Post la morto de sia patro li laboris kune kun Johann Froben ĉirkaŭ 1514, sed li ne ŝatis labori tie pro tio ke mankis al Frobeno universitata titolo.

Basilius neniam provis iĝi intima amiko de Erasmo de Roterdamo. Nur unu letero adresita al la nederlanda humanisto supervivis kaj ĝi eble neniam estis sendita. Erasmo lasis al li kelkajn arĝentajn pladojn en sia unua testamento, sed tio estis nur ia danktuŝo pro la helpo de Basilius en la produktado de la verko far Sankta Hieronimo kaj pro liaj sennombraj servoj rilate al eldono de sia verkaro. Sed la plej granda estimo de Basilius estis rezervita al sia talentoplena frato Bonifaco, kiu eble liaomaĝe donis la nomon de Basilius -- Bonifaco Amerbach estis patro de Basilius Amerbach la Juna (1533-1591) -- al sia sola virfilo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti