Bassem Youssef
Bassem Youssef ([basem jusef] , باسم رأفت محمد يوسف ; naskiĝis la 22-an de marto 1974 en Kairo; vera nomo Bassem Raafat Muhammad Youssef) estas egipta kuracisto kaj humuristo.
Bassem Youssef | |
---|---|
Bassem Youssef | |
Persona informo | |
Plumnomo | Bassem Youssef |
Vera nomo | Bassem Raafat Muhammad Youssef |
Dato de naskiĝo | 22-a de marto 1974 |
Naskiĝloko | Kairo |
Aĝo | 50 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | kuracisto kaj humuristo |
Geografio | |
Ŝtato | Egiptio |
Familio | |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | araba lingvo [+] |
Parolata lingvo | araba lingvo, angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | CPJ International Press Freedom Awards [+] |
Retpaĝo | https://www.bassemyoussef.xyz/ [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li estas gastiganto de la satira televida programo El Bernameg ("La Programo") de la CBC. La amaskomunikiloj komparis lin al Jon Stewart, kies programo The Daily Show inspiris lin[1],[2],[3].
Biografio redakti
Li naskiĝis en Kairo la 22-an de marto 1974. Li vivas en Kairo kun sia edzino Hala kaj sia filino Nadia. Kiam li ne laboras por El Bernameg li laboras kiel kardiologo. En 2011 en Tahrir-placo li kuracis plurajn revoluciulojn.
Televido redakti
Li ektelevidis dum la egipta revolucio de 2011 kun la programo The B+ Show. Li ŝercis pri salafisto Mohamed ElBaradei kaj pri multaj aliaj.
La 1-an de januaro 2013, kunvivantaro de Mohamed Mursi denuncis lin kiel kaŭzanto de malordoj[4].