Bavory

municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio

Bavory estas vinbereja municipo situanta sur okcidenta rando de Pálava proksimume 2 km nordokcidente de Mikulov, en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 411 loĝantoj (2023).

Bavory
germane Pardorf
municipo
Bavory
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bavory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Mikulov
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920, Sudetio
Montetaro Pálava
Situo Bavory
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 52″ N 16° 36′ 56″ O / 48.83111 °N, 16.61556 °O / 48.83111; 16.61556 (mapo)
Katastro 5,0 km² (500 ha) Bavory
Loĝantaro 411 (2023)
Denseco 82,2 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1322
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 692 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584304
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bavory
Retpaĝo: www.bavory.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březí, Dolní Dunajovice, Klentnice, Perná kaj Mikulov.

Historio redakti

Bavory estis fondita iam en la 13-a jarcento kiel koloniga vilaĝo en mikulova senjorujo, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1848. La loĝantoj de bavory kulturis ekde de pratempoj sur vinberejoj sub Pálava vinberon. La produktitajn vinojn, precipe blankajn, ili poste vendis al gastejestroj en najbareco kaj komercistoj. La vilaĝo konservas ĝis nun la agrikulturan kaj vinberejan karakteron.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869472
1880554
1890532
1900546
1910532
1921476
JaroLoĝantoj
1930451
1950342
1961375
1970341
1980374
1991391
JaroLoĝantoj
2001396
2011402
2014403
2016408
2017401
2018395
JaroLoĝantoj
2019400
2020407
2021388
2022392
2023411

Memorindaĵoj redakti

Loka dominaĵo estas baroka preĝejo de sankata Katerino, kiu estis fondita devene kiel kapelo sur loko de pli malnova gotika konstruaĵo kaj ĝi estis konsekrita en la jaro 1742, turo estis alkonstruita en 1791. Al pluaj interesaĵoj apartenas eksa piarista domo, ekspozicia premejo kun statuo de sankta Anna kaj vinkeloj malantaŭ la vilaĝo.

Pluaj fotoj redakti