Baziliko Sankta Ambrozio

romanika katedralo en Milano

La baziliko Sankta Ambrozio en Milano en la nordo de Italio estis konstruita ekde 378 laŭ forta instigo de la episkopo kaj eklezia patro Ambrozio de Milano, Tamen, en sia nuna formo, ĝi plejparte devenas de la romanika renovigo inter 1088 kaj la fino de la 12-a jarcento.

Baziliko Sankta Ambrozio
malgranda baziliko • konstruaĵaro
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 3-a jarcento
Lando RusioItalio vd
Situo Milano
Adreso Piazza Sant'Ambrogio
Situo
Geografia situo 45° 27′ 45″ N, 9° 10′ 33″ O (mapo)45.46259.1758333333333Koordinatoj: 45° 27′ 45″ N, 9° 10′ 33″ O (mapo)
Baziliko Sankta Ambrozio (Milano)
Baziliko Sankta Ambrozio (Milano)
DEC
Baziliko Sankta Ambrozio
Baziliko Sankta Ambrozio
Situo de Baziliko Sankta Ambrozio
Map
Baziliko Sankta Ambrozio
Retejo http://www.basilicasantambrogio.it/
vdr

Historio redakti

 
situo en la malfruantikva Milano
 
la baziliko Sankta Ambrozio, fronta fasado

En la epoko de la Romia Imperio, la areo ekster la urba pordego Porta Vercellina, kie staras la nuna preĝejo, servis kiel tombejo. Post kiam Imperiestro Konstantino en 313 per sia Edikto de Milano permesis al la kristanoj, ĝis tiam frekvente persekutitaj, la konstruadon de siaj propraj preĝejoj, pluraj kapeloj kaj monumentoj al kelkaj martiroj estis konstruitaj ĉi tie, inkluzive de Viktoro, Naboro kaj Felikso de Afriko.

Rekte norde de la kapelo de Viktoro, la milana episkopo Ambrozio inter 379 kaj 386 konstruigis grandan trinavan bazilikon por honorigi la martirojn Naboro kaj Felikso same kiel Gervasio kaj Protasio. Nun nur restis malmultaj restaĵoj de tiu ĉi antikva preĝejo, kies grandeco proksimume egalrilatis al la hodiaŭa konstruaĵo - inter 1088 kaj la fino de la 12-a jarcento la baziliko ricevis sian nunan formon en romanika stilo.

Eksteraj ligiloj redakti