Beclean (Bistrița-Năsăud)
urbo en nuna Rumanio
Beclean (Bistrița-Năsăud) [bekljan] (hungare Bethlen betlen) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de Someșul Mare okcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi: Coldău, Figa (Beclean (Bistrița-Năsăud), Rusu de Jos
Beclean | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 425100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 260 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 248 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 11′ N, 24° 11′ O (mapo)47.17972222222224.179722222222Koordinatoj: 47° 11′ N, 24° 11′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 252 m [+] | ||||
Areo | 45,36 km² (4 536 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Beclean [+] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 3 070 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 039 (rumanoj, 17 % hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua mencio skribe estas en 1235. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Radu Afrim (*?): reĝisoro.
- Mihály András (*7-a de julio 1964: koreografo, direktoro de dancensemblo en Miercurea Ciuc.
- Károly Bárányos (Bethlen, 23-a de aprilo 1892 – Budapest, 5-a de aŭgusto 1956): agrikultura fakulo, post 1945 ministro por publikprovizadaj kaj poste por agrikulturaj aferoj en registaro de Hungario.
- Dénes Bánffy, barono (ĉ. 1630 – Bethlen, 18-a aŭ 19-a de decembro 1674): aristokrato, politikisto
- György Bernády (1864-1938): politikisto, urbestro de Târgu Mureș.
- András Bethlen (Koloĵvaro, 1847 - Bethlen, 1898) politikisto, ministro pri agrikulturo.
- Alaxandrina Gheție-Hilohi (*4-a de aprilo 1935): pentristo.
- László Hunor (*31-a de aŭgusto 1944): amatora skulptisto, poeto.
- Kristóf Lukácsy (Bethlen, 30-a de marto 1804 – Szamosújvár, 24-a de oktobro 1876): armenologo.
- Liviu Maior (2-a de oktobro 1940): historiisto, ministro por instruaj kaj edukaj aferoj.
- Sándor Szabó (*14-a de novembro 1930): filozofo, docento, redaktoro.
- Béla Székely ĵurnalisto, verkisto, psikologo.
- Gusztáv Szepesi (3-a de decembro 1853 - Miskolc, 20-a de novembro 1901) aktoro.
- Mária Tomcsányi (*9-a de januaro 1945): ĵurnalistino, televidradaktorino, redaktorino.
Eventoj
redakti- Sándor Petőfi kaj Jozefo Bem tie restadis la 8-an kaj 9-an de marto 1849.