SZÉKELY Béla (se:kej) estis rumanuja hungara, hungara ĵurnalisto, verkisto, psikologo naskita en Bethlen la 1-an de junio 1891 kaj mortinta en Buenos Aires en 1955.

Béla Székely
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1892 (1892-06-01)
en Beclean (Bistrița-Năsăud)
Morto 9-an de decembro 1955 (1955-12-09) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopsikologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Béla Székely studis en Nadjvarado kaj Budapeŝto kaj komence li estis ĵurnalisto en tiuj du urboj. Li estis redaktoro en Kluĵo de la gazetoj Új Kelet, Keleti Újság kaj 5 órai Újság. Li partoprenis en la laboro de Erdélyi Zsidó Nemzeti Szövetség (Transilvania Juda Nacia Unuiĝo) kaj liorganizis la fraŭlin-mondmovadon „Aviva”. Li estis kunlaboranto de la revuoj de Lajos Kassák (Dokumentum, Munka). En 1934 – 1935 li redaktis la pedagogian kaj grafologian revuon Emberismeret (Homkono) (kune kun István Kulcsár). En 1938 li elmigris Sud-Amerikon, en Buenos Aires li ĉefredaktis la hungarlingvan semajnan gazeton Jövő . Liaj sciencaj verkoj aperis en Argentino en hispana lingvo.

Verkoj redakti

  • Számvetések (poemoj, Bp., 1912);
  • Vajúdó ország. Könyv az épülő Palesztináról (Kolozsvár, 1925);
  • Mittelmann, egy zsidó Justizmord leleplezése (Marosvásárhely, 1925);
  • A Te gyermeked…A modern gyermeknevelés kézikönyve (Bp., 1925);
  • A „G” osztály. Szenny, vér, halál (Kolozsvár, 1931);
  • A gyermekévek szexualitása (Bp., 1935);
  • Az antiszemitizmus története (Bp., 1936; Buenos Aires, 1940).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon