Belŝacaro

(Alidirektita el Belŝakar)

Belŝacaro (laŭ PIV, ankaŭ nomata Bel-Ŝar-Usur) estas reĝo de Babilonio dum 6-a jarcento a.K., citita en Biblio kaj mortinta post granda festeno.

Belŝacaro
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Danielo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Nov-Babilona Imperio
Religio mezopotamia religio
Okupo regento • reganto
Patro Nabonido
Gefratoj Nebukadnecaro la 3-a • Labashi-Marduk • Bel-Shalti-Nanna
Infanoj Vaŝti
vdr
Portreto de Belŝakar far Rembranto.

La biblia libro "Danielo", kies Zamenhofa traduko nomas lin "Belŝacar", rakontas, ke dum la festeno li ebriiĝis kaj uzis orajn kaj arĝentajn vazojn el la templo de Jerusalemo kiel trinkvazojn. Tiam aperis mano kaj skribis nekompreneblan tekston sur blanka muro; Danielo malĉifris la tekston kiel "mene, mene, tekel, ufarsin" kaj interpretis jene:

  • mene: Dio kalkulis la tempon de via regado kaj metis al ĝi finon
  • tekel: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza
  • peres (formo de u-farsin): via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj

Rembranto en 1635 kreis faman pentraĵon pri la lasta festeno de Belŝakar.


Eksteraj ligiloj redakti