Bella Bordy [bordi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bordy Bella estis hungara baletisto, aktoro, balerino, instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bordé Izabella.

Bella Bordy
Bella Bordy en 1938
Bella Bordy en 1938
Persona informo
Naskonomo Bordé Izabella
Naskiĝo la  21-an de novembro 1909(nun 1909-11-21)
en Hungario Gyula (Hungario)
Morto la 28-an de junio 1978
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancistoaktoro
vdr

Izabella Bordé [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1909 en Gyula, ŝi mortis la 28-an de junio 1978 en Budapeŝto.

Bella Bordy (maldekstre)
Bella Bordy

Biografio redakti

Bella Bordy frekventis mezlernejon en Debrecen, kie ŝi komencis lerni ankaŭ baleton. Post la abituriento ŝi ricevis stipendion en Reĝa Operejo de Budapeŝto, ŝi lernis baleton de Ede Brada, Jan Ciepliński, Anna Pallay, Emília Nirschy kaj Ferenc Nádasi, aktoradon de Béla Both (en 1931). Inter 1924 kaj 1965 ŝi apartenis al baleta trupo de Operejo de Budapeŝto, en 1932 ŝi estis nomumita privata dancisto. En 1935 ŝi lernis baleton en Parizo. Inter 1938-1961 ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn, inter 1940 kaj 1944 ankaŭ teatrajn rolojn en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Teatro Madách. En 1965 ŝi pensiuliĝis, poste ŝi instruis movteknikon en Vieno kaj Zuriko.

Ŝi ricevis premiojn en 1942 kaj 1959.

Elektitaj baletaj roloj redakti

  • Ede Brada: Pesti Karnevál (1930, ĉefrolo)
  • Jan Cieplinski:
    • Matyó menyasszony (1933)
    • József legenda (1946) - S-ino Putifar
  • Gyula Harangozó:
    • Pozsonyi majális (1938, ĉefrolo)
    • A korsó (1941)
  • Prokofjev-Lavrovskij: Romeo kaj Julieta (1962)

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Piros bugyelláris (1938)
  • Tokaji aszú (1941)
  • Szerelmes szívek (1944)
  • Délibáb minden mennyiségben (1962)

Fontoj redakti