Belle époque (filmo)

hispana filmo
(Alidirektita el Belle Époque (filmo))

Belle Époque estas hispana komedia filmo de 1992 reĝisorita de Fernando Trueba. Ĝi estis la dua hispana produktaĵo kiu ricevis la Oskar-premion al la plej bonkvalita fremdlingva filmo kaj naŭ Premiojn Goya, kio faris ĝin unu de la hispanaj filmoj plej premiitaj. Ĝi estas ĥorusa filmo, ingeniplena kaj enkadrita en epoko, kiu spite la titolon, ne estas la Belle Époque, sed la tagoj antaŭ kaj post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko.

Belle époque
filmo
Originala titolo Belle Époque
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992, 16 dec. 1993
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, amafera filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Fernando Trueba • Rafael Azcona • José Luis García Sánchez
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Penélope Cruz • Fernando Fernán Gómez • Michel Galabru • Ariadna Gil • Agustín González • Chus Lampreave • Jorge Sanz • Maribel Verdú • Miriam Díaz-Aroca • Gabino Diego • María Galiana • Mary Carmen Ramírez • Jesús Bonilla • Joan Potau • Félix Cubero • João Salaviza
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la lastaj monatoj de la monarkio, post malsukcesa armea insurekcio de Jaca, juna soldato Fernando (Jorge Sanz) dizertas de la armeo. Tiukadre li estis gastigita de Manolo, artisto kiu vivas izole de la realo kiu maltrankviligas Hispanion kaj proponas helpon, hejmon kaj amikecon. La alveno de la kvar belegaj filinoj de la artisto faras, ke la juna dizertulo rezignas pri sia plano foriri, restas kaj eniras en aventuro en kiu li seksallogas aŭ estas seksallogita de unu fratino post alia. La kvar aktorinoj kiuj ludas la rolojn de la fratinoj estas Ariadna Gil, Penélope Cruz, Maribel Verdú kaj Miriam Díaz-Aroca.

La kadro kompletiĝas per la humoraj aperoj de duarangaj eksterordinaraj roluloj, kiel la karlisto Gabino Diego (Juanito), lia patrino Chus Lampreave (Doña Asun), la vilaĝa pastro Agustín González (Don Luis), la edzino de Manolo Mary Carmen Ramírez (Amalia), lia amanto Michel Galabru (Danglard) ktp. Ĉiu surprizas pro neatenditaj okazoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Kuriozaĵoj redakti

La historio havas biografian detalon de Trueba ĉar la bopatro de la direktoro nomiĝas Manolo en la reala vivo, same kiel la bopatro de la protagonisto, kiu kiel Trueba nomiĝas Fernando.

La scenoj estis filmitaj en Portugalio, ĉefe en Arruda dos Vinhos, Sobral de Monte Agraço kaj Azambuja, ĉefe cele al malaltigo de la kosto.