Belvedero de Bismarck (Zelená hora)

Belvedero de Bismarck estas belvedero troviĝanta sur monto de Zelená hora (637 m), en la katastra teritorio Dolní Pelhřimov, proksimume 4 km okcidente de la urbo Cheb en distrikto Cheb en Regiono Karlovy Vary en Ĉeĥio.

Belvedero de Bismarck
ĉeĥe: Bismarckova rozhledna
belvedero
Belvedero de Bismarck
Oficiala nomo: Bismarckova rozhledna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Parto de Ĥebio
Situo Belvedero de Bismarck
 - alteco 637 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 09″ N 12° 18′ 29″ O / 50.06917 °N, 12.30806 °O / 50.06917; 12.30806 (mapo)
Materialo ŝtono
Konstruita 1909
Plej facila aliro el Dolní Pelhřimov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bismarckova rozhledna (Zelená hora)
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Historio redakti

La belvedero estis konstruita en la jaro 1909 sur loko de devena ligna belvedero, kiu ĉi tie situadis dum la jaroj 1891 ĝis 1909. En la jaroj 1914–1915 estis fare de plibeliga societo kaj municipo Horní Pelhřimov konstruitaj du objektoj, el kiuj unu servis kiel gastejo.

La nomon ĝi portas laŭ la germana kanceliero Otto von Bismarck. Tiutempe estis konstruitaj en la germane parolanta parto de Eŭropo kaj ankaŭ en Suda Ameriko ducent similaj belvederoj kaj kolonoj de Bismarck.

La materialo por ties konstruo estis ŝtono. En la tempo de la ekzistado de la Fera kurteno la belvedero troviĝis en malpermesita limzono, ĝi fariĝis observejo de limgardistoj kaj tial ĝi restis forgesita. En la jaro 1973 estis proksime de la belvedero konstruita nova televida elsendilo. Ekde la jaro 2004 ĝi estas en la posedo de la urbo Cheb kaj je unu jaro pli poste ĝi trairis tra dumiliona rekonstruo.

Aliro redakti

El ŝoseo en eksa Horní Pelhřimov deflankiĝas verda turisma marko   ĉirkaŭ pereinta preĝejo de sankta Anna al montopinto de Zelená hora. La plej proksima fervoja stacio troviĝas en Cheb. La distanco de la stacidomo en Cheb al la belvedero estas proksimume 7 km.

Belvido redakti

El la belvedero estas ronda belvido. Orienten estas videbla la urbo Cheb, en la fono kun Slavkova arbaro. Suden ĝis sudorienten estas videbla Bohemia arbaro, trans ŝtatlimo al vilaĝoj en Bavario. Okcidenten eblas vidi montojn en la landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio, norden Františkovy Lázně, Smrčiny kaj okcidentajn deklivojn de Ercmontaro.