Fällanden

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Benglen)
Fällanden
Blazono de Fällanden
Preĝejo de Fällanden
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 22′ 19″ N 8° 38′ 24″ O / 47.37194 °N, 8.64000 °O / 47.37194; 8.64000 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 19″ N 8° 38′ 24″ O / 47.37194 °N, 8.64000 °O / 47.37194; 8.64000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8117
Areo 6,41 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 8117
Komunumkodo 0193
Mapo de Fällanden
vdr

Pri la komunumo redakti

Fällanden estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 8117 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Pfaffhausen, municipo de la komunumo Fällanden

Fällanden situas norde de la lago Greifensee je la piedo de Adlisberg kaj la elfluo de la rivero Glatt el la lago.

Al la komunumo Fällanden apartenas krom Fällanden mem la municipoj Pfaffhausen kaj Benglen.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Fällanden estas en okcidento la urbo Zuriko, en sudo Maur, en oriento Schwerzenbach kaj en nordo Maur.

Trafiko redakti

De Fällanden oni povas per aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio atingi Zurikon-Wittikon, Schwerzenbach, Dübendorf kaj Zuriko-Stettbach.

Ekonomio redakti

Fällanden havas nur modestan propran industrion kaj agrikulturon. La plej multaj loĝantoj de la komunumo laboras en Zuriko aŭ en la industria regiono de la Glattvalo. Fällanden estas tipa loĝkomunumo, en kiu diversaj ĝeneral-entreprenoj konstruis satelitajn loĝkvartalojn por homoj, kiuj laboras en Zuriko kaj deziris kun siaj familioj loĝi ekster la urbo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fällanden datiĝas el la jaro 820 post Kristo kiel Fenichlanda. Dum mezepoko granda parto de la bienoj en Fällanden apartenis al la Granda Monaĥejo kaj la Virina Monaĥejo en Zuriko. La voktorajtoj ĝis 1402 apartenis al la Grafoj de Rapperswil, tiam ili falis al la voktejo Greifensee. Okaze de la Helveta Revolucio en 1798 Fällanden fariĝis parto de la distrikto Uster.

Eksteraj ligiloj redakti