Benjamin VULLIAMY (17471811), estis horloĝisto respondeca pri la fabrikado de la "Regulatoro", kiu, inter 1780 kaj 1884, estis la oficiala tempa regulatoro en Londono.[1]

Benjamin Vulliamy
Persona informo
Naskiĝo 1747
en Londono, Anglio
Morto 1811
en ?
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Justin Vulliamy
Infanoj Benjamin Louis Vulliamy • Justin Theodore Vulliamy • Lewis Vulliamy
Okupo
Okupo horloĝistoentreprenisto
vdr

Biografio redakti

Benjamin Vulliamy estis la filo de Justin Vulliamy, horloĝisto de Svisa deveno, kiu translokiĝis al Londono ĉirkaŭ 1730. Justin fariĝis asociito de Benjamin Gray, horloĝisto establita en Pall Mall, kaj edziĝis kun Mary, unu el liaj filinoj, kun kiu li havis filon Benjamin.[1] Justin sukcedis sian bopatron ŝarĝitan de la afero kaj ekde 1780, lia filo Benjamin eniris la societon (Vulliamy & Son). Patro kaj filo laboris kune ĝis la morto de Justin, la 1-an de decembro 1797.[2]

 
Horloĝo Vulliamy kombinita kun Porcelano de Derby, nun en Muzeo kaj artgalerio de Derby

Ekde frua aĝo, Vulliamy montris intereson pri daŭrigo de la kariero de sia patro. Kiel plenaĝulo, li komencis akiri reputacion kiel fabrikanto de kamenbretaj horloĝoj, dekoraciaj horloĝoj kiuj ornamis halojn de la alta socio (nuntempe, oni povas trovi ilin en la Muzeo kaj artgalerio de Derby).[3] Lia talento havigis al li Reĝan Komision en 1773, dank' al kiu li ricevis doton de 150 pundoj jare kiel Reĝa Horloĝisto de Georgo la 3-a (ekzistis simila distingaĵo, Reĝa Horloĝisto, tiam tenita de George Lindsay). La reĝo, entuziasmulo pri horloĝoj kaj meĥanismoj, estis kliento de Justin Vulliamy, sed nur Benjamin ricevis ĉi tiun signifan honoron.[4]

Ĉirkaŭ 1780, Vulliamy estis komisiita por fabriki la Regulatoron, la ĉefa tempo-gardisto de la Observatorio de Kew, kiu utilis kiel Unua Meridiano kaj estis respondeca pri la oficiala Londona tempo ĝis 1884, kiam Greenwich ludis ambaŭ rolojn.[1]

En 1780 Benjamin Lewis Vulliamy naskiĝis; li estis la lasta Vulliamy kiu dediĉis sin al la familia horloĝa afero. Neniu el liaj posteuloj reprenis la okupon, kvankam lia filo, Lewis Vulliamy, estis notinda arĥitekto.

Horloĝoj Vulliamy redakti

Horloĝoj Vulliamy havis konsiderindan valoron kaj reprezentis la pinton de tiama teĥnologio. Horloĝo Vulliamy estis donacita al la Ĉina Imperiestro Qianlong fare de la diplomata misio de George Macartney al Beijing en 1793.[5] Horloĝoj Vulliamy estis kombinitaj kun figuroj el fajna porcelano por krei objektojn kiuj kombinis ambaŭ sciencon kaj arton. La tuta dezajno estis farita de Vulliamy sed li dungis premiitajn skulptistojn kiel John Deare[6] por krei la figurojn kiuj estis influitaj de samtempaj francaj dezajnoj. La familio Vulliamy uzis Crown Derby por fari la figurojn el porcelanaj dezajnoj. La afero Vulliamy ankaŭ subkontraktis multon el la horloĝa fabrikado al lertaj metiistoj, kaj Vulliamy nur superrigardis kaj faris la finajn alĝustigojn antaŭ vendo.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kew Time. Arkivita el la originalo je 2012-08-11. Alirita 2011-06-25.
  2. Vulliamy, London. No. 220.
  3. The astronomy clock by Benjamin Vullliamy.
  4. Vulliamy Mantle Clock. Arkivita el la originalo je 2009-11-03. Alirita 2011-06-25.
  5. William Proudfoot, Biographical Memoir of James Dinwiddie: Embracing Some Account of His Travels in China and Residence in India (Liverpool: Edward Howell, 1868), 45.
  6. 6,0 6,1 Royal Crown Derby Gallery, Antique Marks.com

Eksteraj ligiloj redakti