La Bermuda petrelo, Pterodroma cahow, estas malgranda marbirdo de la grupo de petreloj. Komune konata en Bermudo kiel la Cahow, nomo devena el ties timegigaj krioj, tiu noktula surgrundonestumanta petrelo estas endemio kaj la nacia birdo de Bermudo, kaj simbolo de espero por konservado de la naturo. Ĝi estis supozita formortinta dum 330 jaroj. Ties spektakla malkovro kiel "lazara specio", tio estas, kiel specio trovita viva post esti konsiderata formortinta dum jarcentoj, inspiris al dokumentariaj filmofaristoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bermuda petrelo
Bermuda petrelo
Bermuda petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma cahow
(Nichols & Mowbray, 1916)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Reproduktado redakti

Dekomence superabunda tra la tuta arkipelago, la Bermuda petrelo estas malrapida reproduktulo, sed lerta fluganto, kaj pasas sian vivon de plenkreskulo en malferma maro. Kiam ĝi estas kvinjaraĝa ĝi revenas al sia iama nestoloko kaj ekreproduktiĝas: la ino demetas ununuran ovon ĉiun sezonon. Bermudaj petreloj pariĝas porvive.

Historio kaj konservado redakti

La noktulaj krioj de la Bermuda petrelo malpermesis la fruajn hispanajn maristojn setliĝi sur la insuloj kiuj estis evitataj pro superstiĉo, ke la insuloj estis loĝataj de diabloj. Anstataŭe ili metis surborde porkojn kiel vivanta manĝo por bezonontaj preterpasontaj ŝipanoj, kaj tiele ekis la formorto de la Bermuda petrelo. Sekve de la koloniigo de Bermudo fare de la angloj, enmetitaj specioj kiaj ratoj, katoj kaj hundoj, kaj amasmortigado de tiuj birdoj fare de fruaj kolonoj dekonigis la nombrojn. Spite protekton pere de unu el plej fruaj konservoleĝoj de la mondo nome la proklamo de la Guberniestro de Bermudo "against the spoyle and havocke of the Cohowes" (kontraŭ la rabado kaj formorto de la petreloj), tiuj birdoj estis supozitaj kondukitaj al formorto ekde la 1620-aj jaroj.

En 1951, 18 survivintaj nestoparoj estis trovitaj sur rokaj insuletoj en Castle Harbour fare de usona ornitologo Robert Cushman Murphy kaj de bermuda naturalisto Louis L. Mowbray. Kune en la veturo estis 15-jaraĝa bermudano nome David B. Wingate, kiu ekde tiam dediĉis sian vivon al la savo de tiu birdo kaj en 1966 iĝis la unua bermuda konservadisma funkciulo. Wingate planis programon por konstrui cementajn nestotruojn kaj ellignajn strukturojn por la nestotruaj tuneloj por elteni for la iome pli grandajn kaj konkurencajn Blankvostajn tropikbirdojn, kaj restaŭris la najbaran insulon Nonsuch por ke ĝi estu futura ebla bazo por tiu nearktisa specio.

Ĝuante leĝan protektadon, la specio komencis rekuperiĝi; la ĉefa minaco por la futuro estas manko de taŭga reprodukta habitato. Uragano Fabian detruis multajn nestotruojn en 2003, kaj ĵuse la plej granda kaj ekologie restaŭrita insulo Nonsuch estas estanta repopulaciata de petrelidoj, kies translokiĝon oni malrapidigas por ke ili ricevu stampaĵon pri tiuj novaj lokoj.[1] Arkivigite je 2012-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Tiun laboron faras la nuna bermuda konservadisma funkciulo Jeremy Madeiros helpata de la petrelfakulo el Aŭstralio nome Nick Carlile. Tamen la tutmonda populacio de tiu birdo en 2005 estis nur de ĉirkaŭ 250 individuoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti