Bernard Long
Bernard LONG, (naskiĝis la 14-an de majo 1879 en Oakhill, mortis en junio 1959) estis angla ŝtatoficisto kaj Esperanto-vortaristo.
Bernard Long | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1879 |
Morto | 31-an de majo 1959 (80-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
VivoRedakti
Long studis en la universitato de Kembriĝo kaj akiris la akademian titolon Bachelor of Arts (B.A.). Li poste laboris en oficiala teknikejo en Londono.
Esperanta agadoRedakti
Long lernis Esperanton pro ĵurnalaj raportoj pri la 1-a Universala Kongreso (UK) en Boulogne-sur-Mer en 1905. En la sama jaro li fariĝis membro de la londona klubo. De 1911 ĝis sia morto en 1957 li estis konsilantarano de Brita Esperanto-Asocio (BEA). En 1930 li estis prezidanto de la 22-a UK en Oksfordo. De 1934-1953 li estis honora sekretario de BEA, de 1954 ĝis sia morto en 1957 honora prezidanto.
Long verkis multajn artikolojn kaj broŝurojn pri Esperanto; inter ili estas menciindaj The Passing of Babel (1912) kaj Esperanto its Aims and Claims (1930); ankaŭ artikolojn por diversaj Esperanto-gazetoj. Li estis ĉefredaktoro de la kvaronjara Esperanto-gazeto Literaturo (1919-1924), kie li prizorgis rubrikon "Lingva Fako".
Esperanto-vortaristoRedakti
En 1910 li komencis kompili kun Fleming Fulcher tre popularan vortaron anglan-esperantan (English-Esperanto Dictionary), kies unua eldono tamen aperis nur en 1921. Ĝi estis plurfoje reeldonita kaj represita: 2a rev. eld.: 1925 [1926], repr. 1949, 3-a rev. plil. eld. 1962, repr. de la 3-a eld. en 1985, 4-a eld. poste[1].
VerkojRedakti
- Edmonds, Charles H.: Faka vortareto
- English-Esperanto Dictionary (by Fleming Fulcher and Bernard Long, 1921)
- Esperanto and why we need it (1917)
- Esperanto: its aims and claims - a discussion of the language problem and its solution (1930)
- Esperantos verd i oppdragelsen (1941)
- The passing of Babel or Esperanto and its place in modern life (1913)
- The school vocabulary of words in common use - with spelling rules (compiled by Bernard Long and John Woods) (s.j. [1930])
LiteraturoRedakti
- 1985: Note to the third editon: The Authors. In: English-Esperanto Dictionary. Repr. de la 3-a eld. 1985, p. iv.
Eksteraj ligilojRedakti
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Bernard Long en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Bernard Long en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
NotojRedakti
- ↑ Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1982-2002.