Bernardino Vázquez de Tapia

Bernardino Vázquez de Tapia, estis hispana militisto kaj konkistadoro, skabeno de la Villa Rica de la Vera Cruz, skabeno kaj urbestro de Meksikurbo, same kiel kronikisto de Indias (Ameriko), origina de Oropesa, Provinco Toledo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke li naskiĝis en la lasta jardeko de la 15-a jarcento, filo de Pedro Sánchez Vázquez kaj Marina Alfonsa de Balboa, sed li orfiĝis ege frue kaj estis adoptita de elstaraj samfamilianoj.

Bernardino Vázquez de Tapia
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Oropesa
Morto 1552
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo konkistadorokronikisto
vdr

Li veturis al la amerika kontinento, estis sub la ordonoj de Pedro Arias Dávila en Castilla de Oro (Ora Kastilio), aktuala teritorio de Kolombio kaj Panamo; li revenis al la insulo Kubo, kie li partoprenis en la “packampanjoj”, kaj post la fino de la militoj li iĝis bienposedanto en la insulo.

En 1518, li partoprenis kiel altranga oficiro en la ekspedicio kapitanigita de Juan de Grijalva al la duoninsulo Jukatano, Tabasko kaj Verakruco. Venontjare, en 1519, li aliĝis al la armeo de Hernán Cortés, estis nomumita magistrato de la municipo de la Villa Rica de la Vera Cruz, kaj partoprenis en la konkero de Tenoĉtitlano.