Berta Kornai
Berta Kornai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornai Berta estis hungara operetkantisto, subreto. Ŝia origina familia nomo estis Kolber, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Tóth Elemérné (pli malofte T. Kornai Berta).
Berta Kornai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kolber Berta |
Naskiĝo | 21-an de marto 1885 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de oktobro 1950 (65-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto ![]() |
Berta Kolber[1][2] naskiĝis la 21-an de marto 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de oktobro 1950 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBerta Kornai devenis el juda familio. Ŝi akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Szidi Rákosi en 1902 (en aĝo 17!). Post la diplomo ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, scenejoj, kie la repertuaro estis ankaŭ operetoj aŭ muzikaj teatraĵoj. Aparte menciindas Teatro Magyar kaj Gaja Teatro (1907-1910). Ŝi senprobleme solvis ankaŭ la dancajn rolojn. Ŝi edziniĝis en 1912, poste ŝi nur malofte akceptis rolojn (Operetoteatro (Budapeŝto), 1929), lastfoje en 1931.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Árpád Berczik: A svihákok (debuto)
- Rezső Máder: Huszárvér - Stella
- Carl Millöcker: Szegény Jonathán - Molly
- Imre Kálmán:
- Tatárjárás - Mogyoróssi
- Az obsitos - Piroska
- Béla Mezey: Drótostót - Mici
- Owen Hall: Gésák - Polly
Ŝia filma rolo
redakti- Tüzet kérek (1912)