Bertalan Széchenyi

Grafo Bertalan Széchenyi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchenyi Bertalan estis hungara magnato, politikisto, bienulo, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1933). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki. Bertalan Széchenyi [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1866 en Sopron. Li mortis la 3-an de junio 1943 en Budapeŝto.

Bertalan Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1866 (1866-10-24)
en Sopron
Morto 3-an de junio 1943 (1943-06-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nagycenk
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Natalia Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Bertalan Széchenyi lernis en Universitato de Budapeŝto kaj agrara akademio en Magyaróvár, poste li servis en la armeo kiel husaro. Baldaŭe li iĝis rezerva leŭtenanto. Baldaŭe li studvojaĝis al Germanio, Italio, Svislando, Egipto. Hejmenveninta li okupiĝis pri sia bieno. En 1893 li membriĝis en la senato, kie li politikadis. Li edziĝis al grafino Natália Andrássy en 1907 (ŝi naskis filon post 2 jaroj). Li ricevis premion en 1931. Inter 1935-1943 li estis prezidanto de la senato.

Fontoj redakti