Zoonozo estas ajna infekta malsano ĉe bestoj kiu povas transiri de ne-homaj bestoj, ĉu sovaĝaj aŭ domaj, en homojn, aŭ de homoj en ne-homajn bestojn (tiu lasta tipo pli specife nomiĝas inversa zoonozo aŭ antroponozo). De la 1415 konataj patogenoj, kiuj infektas homojn, 61% estas zoonozaj.[1] La apero de patogeno en nova gastiganta specio estas nomata malsaninvado.

La nova kaj evoluanta interfaka kampo konservada medicino, kiu integras homan veterinaran medicinojn kun mediscienco, rilatas plejparte al zoonozo.

La intensa bredado de brutoj en bestfabrikoj favoras la disvastiĝon de zoonozoj. Tial prevento de zoonozoj estas ofta helpa argumento por leĝoj pri bruta bonfarto, interalie Proponaĵo 12 en Kalifornio.[2]

Ekologia epidemiologio redakti

 
Kokoj bruligataj de homoj, kiuj timas birdan gripon.

La nuna abundo de zoonozoj rezultas de la homa malsovaĝigo de aliaj bestoj.[3] Zoonoza transiro povas okazi kie ajn oni interagas kun aliaj bestoj aŭ konsumas produktojn derivitajn de ili. La kunteksto povas esti kunviva (hejmbestoj), agrikultura (bredado, bestokomerco, buĉado, ktp.), ĉasa (kapto, buĉo, kaj konsumo de sovaĝa besto), aŭ sciencesplora .[4]

Lastatempe la aperado de zoonozoj plioftiĝas. Laŭ unu esploro gvidita de esploristoj ĉe la Universitato de Kalifornio en Davis, "Proksimume 1.67 milionoj da nepriskribitaj virusoj laŭkrede ekzistas en mamuloj kaj birdoj, el kiuj ĝis duono laŭtakse havas eblon transflui en homojn".[5] Laŭ raporto de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Internacia Instituto por Esplorado pri Brutoj, la kaŭzoj estas grandaparte mediaj: tutmonda varmiĝo, nedaŭrigebla agrikulturo, ekspluatado de sovaĝaj bestoj, kaj teruza ŝanĝo. Aliaj ligiĝas kun ŝanĝoj de la homa socio, ekzemple pliiĝo de vojaĝokapablo. La organizoj proponas aron da rimedoj por halti la pliintensiĝon.[6][7]

Homoj utiligas komputajn modelojn por taksi la riskon de zoonoziĝoj kaj gvidi frualarmajn sistemojn. Zoonoziĝanta malsano devas transiri de malgrandaj infektoĉenoj al intensaj kaj egaj. La transiro povas postuli kunokazon de multaj faktoroj sed ne necese ke la mikrobo evoluu en ia superkrita epidemiologia sistemo. La kalkulo de la tempo bezonata antaŭ la unua granda epidemiiĝo, kaj post tio ĝis pandemiiĝo, estas tre komplika kaj stokastika. Oni povas modeli zoonoziĝon kiel "dinamikan disduiĝon" en superkritiĝanta sistemo[8].

Historio redakti

 
Homo batalanta kontraŭ rabia hundo.

Dum la plejparto de la prahistorio la tuta homa loĝantaro konsistis el tre malgrandaj bandoj de ĉasistoj-kolektistoj. Ili kredeble nur malofte kontaktis kun aliaj bandoj. La izolo malebligus epidemiajn malsanojn, ĉar la ekzisto de epidemio dependas de ofta kontakto inter infektitoj kaj individuoj, kiuj ankoraŭ ne evoluigis taŭgan imunecan respondon.[9] Por pluekzisti en tia populacio, patogeno devis aŭ esti kronika infekto, restanta infektokapabla en la infektito dum longa tempo, aŭ havi pli taŭgan specion kiel infektrezervejon, kie ĝi povis daŭri ĝis kontakto kun aliaj infekteblaj homoj.[10][11] Por multaj tiaj laŭdire "homaj" malsanoj, la homo estas pli ĝuste konsiderenda kiel akcidente infektata senelira infektito. Ekzemploj estas rabio, tularemio, kaj okcidentnila febro. Do la plejparto de la homa sperto de infekta malsano estis zoonoza.[12]

 
Eblaj vojoj de zoonoza transinfekto.

La unua granda ondo de zoonoziĝoj okazis post la malnomadiĝo de parto de la homa specio kaj la sekva malsovaĝigo de aliaj bestoj. Dua ondo konstatiĝis en la nuntempo pro pluraj lastatempaj evoluoj en homa ekologio: pliintensiĝo de bredado en la ĉirkaŭurbaj zonoj, pliebligante grandakvantan ellason de patogenaj organismoj[13]; la evoluo de antibiotikrezistaj varioj; pligrandiĝo de la homa loĝnombro kaj postulado de bestodevenaj nutraĵoj, kun plimultiĝa evoluo de vivbestaj vendejoj; tutmondiĝo de homaj kaj alispeciaj migradoj; invado de homa agado en mediojn ĝis nun naturajn; kaj klimata ŝanĝo[14],[15].

La moderna koncepto de zoonozoj ebliĝis nur post la akcepto de la mikroba teorio pri malsanoj fine de la 19-a jarcento. Tamen eĉ antaŭ tio homoj komprenis, ke alispeciaj malsanoj povas infekti homojn. Ekzemple, oni timis zoonoziĝon de la epidemio de ĉevala gripo en Nordameriko en 1872, kvankam tio fine ne okazis.[16]

Referencoj redakti

  1. Taylor et al. 2001 Risk factors for human disease emergence Philosophical Transactions of the Royal Society B 356(1411):983-9.
  2. [1]
  3. (2013) Animal Oppression and Human Violence: Domesecration, Capitalism, and Global Conflict. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-15189-4.
  4. (2020) “Zoonotic and Parasitic Agents in Bioterrorism”, Journal of Infectious Diseases & Travel Medicine 4 (2), p. 1–7. Alirita 1-a de marto 2023.. 
  5. (Aprilo 2021) “Ranking the risk of animal-to-human spillover for newly discovered viruses”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 118 (15). doi:10.1073/pnas.2002324118. 
  6. "Coronavirus: Fear over rise in animal-to-human diseases", 6-a de julio 2020.
  7. Preventing the next pandemic – Zoonotic diseases and how to break the chain of transmission. United Nations (15-a de majo 2020). Arkivita el la originalo je 6-a de julio 2020. Alirita 7-a de julio 2020.
  8. Christopher J. Dibble, Eamon B. O'Dea, Andrew W. Park, John M. Drake (2016), Waiting time to infectious disease emergence ; Journal ot the royal society Interface ; 19-a de oktobro 2016. DOI: 10.1098/rsif.2016.0540
  9. Early Concepts of Disease. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  10. (2017) “Principles of Infectious Diseases:Transmission, Diagnosis, Prevention, and Control”, International Encyclopedia of Public Health, p. 22–39. doi:10.1016/B978-0-12-803678-5.00516-6. 
  11. Health (US), National Institutes of. (2007) Understanding Emerging and Re-emerging Infectious Diseases. National Institutes of Health (US).
  12. (2008) “Zoonoses-With Friends Like This, Who Needs Enemies?”, Transactions of the American Clinical and Climatological Association 119, p. 39–52. 
  13. Samuel Alizon. (2016) C'est grave Docteur Darwin? : l'évolution, les microbes et nous (france). Éditions du Seuil. ISBN 2021102920. OCLC 940971773..
  14. N. Haddad k. al.. (junio 2015) Les zoonoses infectieuses. Polycopié des Unités de maladies contagieuses des écoles vétérinaires françaises. Lyon: Mérial..
  15. INRA (2009) Vidéo mise en ligne par l'Inra Importance de la circulation d'agents pathogènes entre la faune sauvage et domestique dans l'émergence de maladies infectieuses
  16. Freeberg, Ernest. 2020. A Traitor to His Species: Henry Bergh and the Birth of the Animal Rights Movement. New York: Basic Books. 96.

Vidu ankaŭ redakti