Betula maximowicziana

La tilifolia betuloBetula maximowicziana estas mezgranda foliarbo el la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝi hejmiĝas en Japanujo kaj la sudaj Kurilaj insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tilifolia betulo
tilifolia betulo
tilifolia betulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Specio: Tilifolia betulo, Betula maximowicziana
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
unuopa folio
 
trunko

La tilifolia betulo estas rapide kreskanta, 20 ĝis 30 m alta arbo kun maldensa branĉaro, larĝa krono kaj oranĝbruna ĝis griza forrulanta arboŝelo. La ŝosoj estas malhelruĝe brunaj. La folioj estas je la bazo korformaj kaj je la fino pintaj. La rando estas duoble segilforma. La folisurfaco estas malhelverda. La folitigoj longas 1,5 ĝis 4,4 cm. Aŭtune la folioj iĝas orflavaj. La inaj floraroj konsistas el po tri ĝis kvar amentoj.

La kromosomnombro estas 2n = 28.

Disvastigo kaj ekologio redakti

La disvastigejo estas la japanaj insuloj Hokajdo kaj Honŝuo respektive la sudaj Kuriloj, kiuj apartenas al Rusujo. Tie la arbo kreskas en malvarmetaj kaj malsekaj arbaroj. Ĝia preferinda grundo estu freŝa akvotralasebla, meze nutraĵriĉa, acida ĝis neŭtra, sabla ĝis humoza. Ĝi ne ŝatas kalkhavajn grundojn. La kreskejo estu suna ĝis duonombra. Ĝi toleras froston.

Sistematiko redakti

La tilifolia betulo aŭ Betula maximowicziana REGEL estas specio el la genro de la betulo (Betula). La unua priskribo okazis en 1868 fare de Eduard August von Regel en De Candolles: Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis. Sinonimo estas Betula maximowiczii REGEL NON RUPR.

Uzado redakti

Tiu specio estas ofte plantita pro la okulfrapa koloro en aŭtuno.

Literaturo redakti

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6, S. 139.