Bharat Kumar Ghimire

nepala esperantisto ligita al UEA kaj ILEI

Bharat Kumar GHIMIRE (naskiĝis la 23-an de februaro 1972 en orienta parto de Nepalo) estas nepala esperantisto. Li esperantistiĝis en 1990, kiam venis pola instruisto al Nepalo. Profesie li estas instruisto pri la angla lingvo. Li diplomitiĝis en Pokhara universitato.

Bharat Kumar Ghimire
En 2013
En 2013
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1972
en  Nepalo
Lingvoj Esperanto
Nacieco nepalo
Ŝtataneco Nepalo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li instruas Esperanton ekde 1991 en diversaj lokoj de Nepalo kaj de Filipinoj. Li fondis Esperanto-asocion en Filipinoj post unumonata instrurestado, dum kiu li instruis en tri universitatoj. Li estas kun-fondinto de Internacia Himalaja Renkontiĝo kun Mukunda Pathik, Subas Gautam kaj Philippe Pierce.

En la jaro 1990 fondiĝis NEspA, Nepala Esperanto-Asocio, la Landa Asocio. Ekde 1991 li estas estrarano de NEspA, kaj laŭ la stato de 2012 estas ĝia ĝenerala sekretario. En la oficperiodo 2013-2016 li krome reprezentas sian landan asocion en la komitato de UEA.

Li faris diversajn prelegvojaĝojn, ĉefe en Koreio, Japanio kaj Germanio. Ekde la jaro 2012 li estas estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI.

Bharat Ghimire verkis pri la lernhelpa efiko de Esperanto.[1]

Referencoj redakti