Bopalo

urbo en Barato
(Alidirektita el Bhopalo)

Bopalo (भोपाल, Bhopāl [bʱoːpaːl]) estas milionurbo, ĉefurbo de barata ŝtato Madja-Pradeŝo kaj la administra centro de la distrikto Bopalo en centra Barato. Bopalo estas la dua plej granda urbo en Madja-Pradeŝo post la urbo Indaur. Oni nomas Bopalon urbo de lagoj pro la multaj lagoj tie. Ĝi estas urbo kun prestiĝa historio, eksĉefurbo de reĝlando kaj kultura centro de urdua poezio, el kiu restas multaj vidindaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj.

Bopalo
ĉefurbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 462001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 798 218  (2011) [+]
Loĝdenso 2 774 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 77° 25′ O (mapo)23.2577.416666666667Koordinatoj: 23° 15′ N, 77° 25′ O (mapo) [+]
Alto 527 m [+]
Areo 648,24 km² (64 824 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bopalo (Madja-Pradeŝo)
Bopalo (Madja-Pradeŝo)
DEC
Bopalo
Bopalo
Situo de Bopalo en Madja-Pradeŝo
Bopalo (Barato)
Bopalo (Barato)
DEC
Bopalo
Bopalo
Situo de Bopalo en Barato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhopal [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Oni diras, ke la reĝo Bhoj [bʱodʒ] (1000-1055 KE) de la dinastio Paramara fondis la urbon Bopalon. Orginale la ĉefurbo nomiĝis Bhojpāl pro la raĝo Bhoj kaj pāl [paːl] (digo).

Bopalo estis la plej granda islama provinco en antaŭ-sendependa Barato. Kvar reĝinoj regis Bopalon de 1819 al 1926.

Bopalo estis inter la plej lastaj reĝaj provincoj kiuj iĝis parto de sendependa Barato. Kvankam, Barato sendependiĝis en Aŭgusto 1947, la reĝo de Bopalo cedis al la barata registaro nur je la 1a de majo 1949. Bopalo integriĝis en la gubernio Madja-Pradeŝo kaj iĝis ĝia ĉefurbo.

La urbo iĝis fifama pro la plej grava industria kemia katastrofo en la mondo: la Bopala tragedio kaŭzis la morto de kelkaj miloj da homoj inter la nokto de 2-a kaj 3-a de decembro 1984.

Klimato redakti

Bopalo havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1110 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.

Heredo redakti

La kultura heredo de la urbo ĉefe estas trovebla en la moskeoj : Jama Masjid (1837), Moti Masjid (ĉirkaŭ 1860), Taj-ul Masjid (ĉirkaŭ 1880).

Gravuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti