Bierfarejo De Halve Maan

Bierfarejo De Halve Maan (La Duona Luno), ankaŭ konata kiel Bierfarejo Henri Maes, estas malgranda bierfarejo en la belga urbo Bruĝo. Estas la lasta funkcianta bierfarejo de la urbo. Menciinde estas ke ĝiaj sinsekvaj estroj havis la personan nomon Henri.

Bierfarejo De Halve Maan
bierfarejo vd
Dum 1856 - nekonata/nuntempe
Lando Belgio
TTT Oficiala retejo
vdr
Bierfarejo De Halve Maan (La Duona Luno) je Walplein en Bruĝo

Historio redakti

En 1856 Henri Maes, kun helpo de sia onklo kanoniko Petrus-Johannes Maes, akiris domon kun la nomo La (Duona) Luno je Walplein. La urba katastro jam en la 16-a jarcento mencias bierfarejon kaj domon kun tiu nomo en tiu loko. Henri modernigis la bierfarejon sed daŭre produktis la tradician bieron malklaran kaj acidan, faritan laŭ procedo de alta fermentado, konserveblan nur dum mallonga tempo, liveritan nur en bareloj.

Liaj filoj Henri II kaj Achère transprenis la bierfarejon post la morto de Henri I en 1867. Henri II en Brito lernis la plej novajn teknikojn kaj aplikis ilin en Bruĝo. Li konstruis maltejon kaj produktis anglatipajn bierojn kiel Stout kaj Pale Ale. Instalo de moderna vaporkaldrono en 1883 kreskigis la produktadon. En 1905 Achère kaj Henri II mortis; la vidvinoj plu ekspluatis la bierfarejon.

En 1919 ĝin transprenis Henri III. Li lernis la metion en Germanio kiu en tiu epoko havis gvidan rolon en bierfarado. Tie li ekkonis la procedon de malalta fermentado kaj decidis ekprodukti tiajn bierojn en Bruĝo. En 1928 li instalis novajn malvarmigilojn kaj lanĉis pils-bieron Bock. Ekde la 1930-aj jaroj li ankaŭ produktis limonadon kaj similajn trinkaĵojn. Ĉio per ĉevalĉaroj kaj poste per kamionoj estis liverita hejmen kaj al la propraj trinkejoj en Bruĝo kaj la ĉirkaŭanta regiono. Henri III transprenis najbaran bierfarejon kaj konsiderinde pligrandigis la instalaĵojn. Tiam la tuto ekhavis sian nunan formon.

 
Restas en Bruĝo pluraj eks-trinkejoj de De Halve Maan sur kies fasado ankoraŭ videblas la emblemo de la bierfarejo.

Dum la 1950-aj jaroj ankaŭ Henri IV (7-a de novembro 1925 - 27-a de januaro 2015) ekaktivis. La vendoj forte kreskis kaj la hejmliverado restis la ĉefa atuto. Tamen, la vivcirkonstancoj ŝanĝiĝis kaj aperis la ĉiovendejoj. Malgranda loka bierfarejo ne kapablis vendi tra tiaj distribukanaloj.

En 1981 Henri IV, kun sia filino Véronique, lanĉis specialan fortan bieron Straffe Hendrik, okaze de la inaŭguro de statueto de Sankta Arnoldo, patrono de la bierfaristoj. "Hendrik" estas la nederlanda versio de la franca "Henri", la nomo de la sinsekvaj estroj. "Straffe" proksimume signifas "forta", sed povas rilati al persono, al la alkoholaĵo aŭ al io alia. Estis granda sukceso kaj la biero iĝis la ĉefa produkto. Dum la 1980-aj jaroj parto de la konstruaĵoj malfermiĝis al la publiko kiel manĝejo kaj trinkejo. La Walplein ja troviĝas en la turisma kvartalo de la urbo. Tamen, la bierfarado estis transprenita de Riva el Dentergem. La produktado en Bruĝo cesis en 2002.

Xavier Vanneste, filo de Véronique Maes, post ĝisfunda modernigo in 2005 rekomencis la bierfaradon. Li lanĉis novan bieron Brugse Zot ("Bruĝa Frenezulo", laŭ la moknomo de la bruĝanoj). En 2007 li reakiris la rajton por produkti Straffe Hendrik. La vendoj kreskis kaj la kapacito plurfoje estis pligrandigita. Kiam la bruĝa Bierfareja Muzeo en 2005 devis forlasi sian ejon, ĝi trovis lokon en la keloj de De Halve Maan.

Pro spacomanko, la enboteligo kaj distribuado de la biero nun okazas ekster la urbocentro.

Eksteraj ligiloj redakti