Bikás park (metrostacio)
La Bikás park (=taŭra parko) estas moderna metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma parko, kie la stacio situas. La loko tamen estas trafiknodo, kie 2 gravaj vojoj krucas unu la alian, krome tie etendiĝas kultura, komercaj kaj servaj servoj.
Bikás park | |||||||
Surfaca vitra domo de metrostacio Bikás Park | |||||||
metrostacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 27′ 54″ N, 19° 1′ 58″ O (mapo)47.46501919.032869Koordinatoj: 47° 27′ 54″ N, 19° 1′ 58″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula (kajo kun 2 peronoj) | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 28-a de marto 2014 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
Historio
redaktiKonstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013.
En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas.
Priskribo de la stacio
redaktiLa vitra domo - donanta sunajn lumojn al la kajo - situas en herbejo de la parko. Enirante oni vidas malgrandan subirejon, kiu nepre estas pligrandigenda. 4 rulŝtuparoj liveras la pasaĝerojn al/el la kajo. Por la handikapuloj 2 liftoj funkcias. La trakoj troviĝas en profundo 14,6 m. Apud la trakoj la peronoj longas 80 m.
Kontaktoj
redaktiBikás park havas kontaktojn al enurbaj kaj kelkaj interurbaj aŭtobusoj. Proksime multe da deketaĝaj loĝdomoj troviĝas.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redaktiFotoj
redakti-
La kajo
-
4 rulŝtuparoj