William Russel "Bill" WATROUS III (* 8-an de majo 1939 en Middletown, Konektikuto, Usono) estas usona ĵaztrombonisto. Li estas unu el la plej konataj bibope orientitaj ĵaztrombonistoj de la lastaj 30 jaroj kaj konata kiel elstara teknikisto.

Bill Watrous
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1939 (1939-06-08)
en Middletown
Morto 3-an de julio 2018 (2018-07-03) (79-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • trombonisto
TTT
Retejo http://www.billwatrous.com/
vdr

Vivo redakti

Bill Watrous enmondiĝis la 8-an de junio 1939 en Middletown, Konektikuto, en Usono. Kvankam li kiel infano vizitis kelkajn muziklecionojn kaj estis enkondukata de sia patro - mem trombonisto - en la trombonludadon, li pli malpli plejparte mem instruis ĝin al si. Komence de la 1960-aj jaroj li studis ĉe Herbie Nichols, antaŭ ol li fariĝis profesia ĵaztrombonisto.

Li unuafoje prezentis ĉe Billy Butterfield kaj apartenis inter 1962 kaj 1967 al la trombonistoj en la bandoj de Kai Winding. En la malfruaj 1960-aj kaj fruaj 1970-aj jaroj li estis avidata studiomuzikisto en Novjorko. Li laboris kun gravuloj kiel Quincy Jones, Maynard Ferguson, Johnny Richards kaj Woody Herman kaj ludis inter 1965 kaj 1969 en la bando por la televidelsendo "Merv Griffin's show".

Post kiam Bill Watrous en 1971 membriĝis ĉe la ĵazroka bando Ten Wheel Drive, li fondis sian propran bandegon (Manhattan Wildlife Refuge Big Band), kun kiu li inter 1973 kaj 1977 sonregistris du diskojn por diskeldonejo Columbia Records. Meze de la 1970-aj jaroj Bill Watrous transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li plue laboris kiel studiomuzikisto, sonregistris proprajn diskojn kun Danny Stiles kaj aliaj kaj precipe prezentis en lokaj klubejoj.

Fine de la 1970-aj jaroj Bill Watrous formis kune kun la trombonistoj Kai Winding, Albert Mangelsdorff kaj Jiggs Whigham la grupon Trombone Summit, kun kiu li en 1980 surdiskigis por la germana eldonejo MPS. Meze de la 1990-aj jaroj li reaktivigis sian ĵazbandegon, kiun li nun nomis Refuge West.

Sonregistraĵoj redakti

Sonregistraĵoj je propra nomo redakti

  • Bone Straight Ahead (Famous Door, 1972)
  • Manhattan Wildlife Refuge (Columbia, 1974)
  • The Tiger Of San Pedro (Columbia, 1975)
  • Watrous In Hollywood (Famous Door, 1978)
  • Funk'n Fun (Yupiteru, 1979)
  • I'll Play For You (Famous Door, 1980)
  • Coronary Trombossa (Famous Door, 1980)
  • La Zorra (Famous Door, 1980)
  • Bill Watrous In London: Live At The Pizza Express (Mole, 1982)
  • Roarin' Back To New York, New York (Famous Door, 1982)
  • Someplace Else (Soundwings, 1986)
  • Reflections (Soundwings, 1987)
  • Bone-Ified (GNP, 1992)
  • A Time For Love (GNP Crescendo, 1993)
  • Space Available (Double-Time, 1997)
  • Live At The Blue Note 1998 recording (Half Note, 2000)
  • Live In Living Comfort (Stonequake Recordings, 2003)

Kompilaĵoj redakti

  • The Best Of Bill Watrous (1980)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bill Watrous » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3456984 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)