Billy Taylor (basinstrumentisto)

William „Billy“ TAYLOR (naskiĝis la 3-an de aprilo 1906 en Vaŝingtono; mortis la 2-an de septembro 1986 je la urbo Fairfax en Virginio) estis usona ĵaza kontrabasisto kaj tubjisto de svingo.

Billy Taylor
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1906 (1906-04-03)
en Vaŝingtono
Morto 2-an de septembro 1986 (1986-09-02) (80-jaraĝa)
en Fairfax
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo basisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Billy Taylor ludis tubjon en la aĝo de dek tri jaroj kaj iris en 1924 al Novjorko, kie Elmer Snowden dungis lin por unu jaro. Post tio li laboris en 1926 ĉe Willie Gant kaj Arthur Gibbs, ekde 1927 ĝis 1929 ĉe Charlie Johnson, ekde 1929 ĝis 1931 ĉe McKinney’s Cotton Pickers kaj en 1932/33 denove ĉe Charlie Johnson. En ĉi tiu periodo li rezignis la tubjon favore al kontrabaso. En 1934 li muzikis ĉe Fats Waller, post tio ĉe Fletcher Henderson kaj ekde 1935 ĝis 1940 en la Orkestro Duke Ellington, en kiu li jam antaŭe estis ludinta en 1928. La aliĝo de Jimmy Blanton kaŭzis, ke Taylor baldaŭ forlasis la bandon de Ellington. Dum sia tempo ĉe Ellington li ankaŭ kunverkis la sonregistraĵojn de et-ensembloj kun elingtonaj muzikistoj kiel Cootie Williams kaj Johnny Hodges. En 1940 li muzikis kun Coleman Hawkins, ĉe Red Allen (1940/1) kaj Joe Sullivan (1942), Cootie Williams (1944), Barney Bigard (1944/5), Benny Morton (1945) kaj Cozy Cole (1945). Post tio li ĉefe laboris kiel liberprofesia muzikito en Novjorko kaj ekde 1949 en Vaŝingtonon. En 1944 li surdiskigis ĉe Keynote Records kun Johnny Guarnieri, Harry Carney kaj aliaj je propra nomo.

Taylor apartenis al la plej elstaraj basinstrumentistoj de la svingepoko. Li kunverkis sennombrajn surdiskigojn, el kiuj estas aparte elstarigendaj Dream Man de Fats Waller (1934) same kiel Diminuendo and Crescendo in Blue, Harmony in Harlem (1937), Subtle Lament kaj Portrait of the Lion (1939) de Duke Ellington. Taylor ankaŭ surdiskigis diskojn je propra nomo.

La basinstrumentisto ne estas erare intermiksenda kun ĵazpianisto Billy Taylor naskiĝinta en 1921.

Literaturo redakti

  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. Penguin London, 2-a eldono 1994 kaj 6-a eldono 2002
  • Bielefelder Katalog Jazz 2001.
  • Feather, Gitler Encyclopedia of Jazz 1999