Benny Morton

usona muzikisto

Benny MORTON (* 31-an de januaro 1907 en Novjorko, Novjorkio; † 28-an de decembro 1985 samloke) estis (bandega) ĵaz-trombonisto de svingo.

Benny Morton
Ben Webster, Eddie Barefield, Buck Clayton kaj Benny Morton dum prezentado en Famous Door, Novjorko, proks. Oktobron de 1947. Foto de William P. Gottlieb.
Ben Webster, Eddie Barefield, Buck Clayton kaj Benny Morton dum prezentado en Famous Door, Novjorko, proks. Oktobron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1907 (1907-01-31)
en Nov-Jorko
Morto 28-an de decembro 1985 (1985-12-28) (78-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo redakti

Morton havis unuan dungitecon je 1923 en la bando de Clarence Holiday (patro de Billie Holiday) en Harlemo, dum kiam li dumtage vizitis la lernejo. Li ludis ekde 1927 ĝis 1929 samkiel ekde 1931 ĝis 1932 ĉe Fletcher Henderson, de 1932 ĝis 1937 ĉe Don Redman kaj poste ĝis 1939 ĉe Count Basie. Dum ĉi tiu tempo li akompanis kun aliaj muzikistoj de Basie ankaŭ kelkajn sonregistradojn de Billie Holiday. Plue Morton ludis en la bandoj de Chick Webb kaj Raymond Scott. En la 1940-aj jaroj li ludis en bandetoj kun Teddy Wilson (ekde 1940), Joe Sullivan kaj Edmond Hall (ekde 1943), kun ĉiuj en la klubejo Café Society (la bandego ĉesis dum la Dua Mondmilito siajn koncertvojaĝojn). Ekde 1946 li havis propran bandon. Li ludis en orkestroj ĉe Broadway-Teatrejo (ekz. 2 jarojn en la muzikalo Jamaica kun Lena Horne) kaj ekde 1959 en la orkestro de la koncertejo Radio City Music Hall en Novjorko. Krome li tamen ankaŭ estis aŭdebla je ĵazaj sonregistraĵoj ekz. Buck Clayton kaj Ruby Braff. En la 1960-aj jaroj li koncertis i.a. kun Bobby Hackett kaj Wild Bill Davison kaj en la 1970-aj jaroj kun The World’s Greatest Jazz Band, koncertvojaĝis kun The Top Brass (kun Bob Brookmeyer, Maynard Ferguson, Clark Terry, Doc Cheatham) kaj la Saints and Sinners kune kun Bud Freeman, Bob Wilber kaj Yank Lawson.

Eksteraj ligiloj redakti