Biotransformado estas la kemia modifo (aŭ modifoj) fare de organismo al kemia komponaĵo. Se tiu modifo finas en mineralaj komponaĵoj kiel CO2, NH4+, aŭ H2O, la biotransformado estas nomata mineraligo.

En animaloj, la biotransformado okazas ĉefe en la hepato, renoj kaj pulmoj.

Biotransformado signifas kemian ŝanĝon de kemiaĵoj kiel nutraĵoj, aminoacidoj, toksinoj, kaj drogoj en la korpo. Ĝi estas necesa por polusigi nepolusajn komponaĵojn por ke ili ne estu reabsorbitaj en renaj tuboj kaj estas ekskreciitaj. Biotransformado de ksenobiotiko povas domini toksokinetikon kaj la metabolitoj povas atingi pli altajn koncentrojn en organismoj ol iliaj originaj kemiaĵoj.[1] Ĵuse ties aplikado estas vidita kiel efika, kostefektiva, kaj facile aplikebla alproksimiĝo por la valorigo de agrikulturaj forĵetaĵoj kun potencialo por plibonigi ekzistantajn bioaktivajn komponantojn kaj por la sintezigo de novaj komponaĵoj.[2][3]

Referencoj redakti

  1. (2012) “Significance of Xenobiotic Metabolism for Bioaccumulation Kinetics of Organic Chemicals in Gammarus pulex”, Environ. Sci. Technol. 46 (6), p. 3498–3508. doi:10.1021/es204611h. 
  2. (2018) “Properties of oils from plantain pseudostem biotransformed using crude local enzyme sources: a comparison of poultry feed oil”, Recent Pat Food Nutr Agric 10. doi:10.2174/2212798410666181217141311. 
  3. (2018) “Biotransformation of plantain pseudostem fibres using local enzyme sources; analysis of their potential as commercial poultry feed”, Biocatalysis and Biotransformation 36, p. 1–9. doi:10.1080/10242422.2018.1532412.