Birwinken

komunumo de Svislando

Birwinken estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj 1274 je la 31-a de decembro 2011.

Birwinken
Blazono de Birwinken
Blazono de Birwinken
Blazono de Birwinken
Birwinken
Birwinken
Birwinken
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 35′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.20000 °O / 47.58333; 9.20000 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.20000 °O / 47.58333; 9.20000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1274
Areo 12,35 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 8585
Komunumkodo 4901
Mapo de Birwinken
Mapo de Birwinken
Situa mapo de Birwinken
vdr

Geografio

redakti

Birwinken situas en la centro de Turgovio sur suda flanko de la montoĉeno Seerücken. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Birwinken, Klarsreuti, Andwil, Mattwil, Happerswil kaj Buch.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 14,9% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

redakti

Birwinken limas en nordokcidento al Berg, en okcidento al Bürglen, en sudokcidento al Sulgen, en sudo al Erlen, en oriento al Langrickenbach, kaj en nordo al Lengwil.

Trafiko

redakti

Birwinken atingeblas per poŝtaŭto ek de Weinfelden kaj Kreuzlingen. La plej proksima trajnhaltejo troviĝas unu km de Birwirken en la najbara komunumo Berg TG kaj estas do facile piede atingebla.

Historio

redakti

La unua skriba mencio datas supozeble el dokumento el la jaro 822 kieo Wirinchova, certigita estas tamen la mencio el la jaro 1275 kiel Birbichon. Same pri Andwil supozeble jam el la jaro 846 ekzistas mencio kiel Anninwilare, certigita mencio datiĝas el la jaro 1295 kielo Anewille. La unua dokumenta mencio de Happerswil datiĝas el la jaro 1159 kiel Hartpretiswillare. La vilaĝo Mattwil fine estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1200 kiel Matewilare.

Ĉar la provoj en la 19-a jarcento akiri aliron al la fervojo de Konstanco al Weinfelden aŭ al la Mezturgovia Fervojo ambaŭ malsukcesis, la komunumo ĝis hodiaŭ restis kampara vivanta de agrikulturo.

La hodiaŭa politika komunumo Birwinken estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1995 kunigante la antaŭan municipkomunumon Birwinken kun tiel iamaj lokkomunumoj Andwil, Birwinken, Happerswil-Buch, Klarsreuti kaj Mattwil. La lokkomunumo Guntershausen, kiu ĝis tiam apartenis ankaŭ al la municipkomunumo Birwinken ek de tiam apartenas al la najbara komunumo Berg TG.

Eksteraj ligiloj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Bildoj

redakti