Black Flag (nigra flago) estas usona punka bando kiu formiĝis en Los-Anĝeleso, Kalifornio, en 1976. Dekomence nomita Panic, la bandon establis Greg Ginn, gitaristo, ĉefa kantoverkisto, kaj nura kontinua membro tra multaj membroŝanĝoj en la bando. Ili estis konsideritaj unu el la unuaj "hardcore" punko-bandoj, kaj unu el pioniroj de post-hardcore. Post disrompiĝo en 1986, Black Flag reunuiĝis en 2003 kaj denove en 2013.[1] La dua reunuigo daŭris ĉirkaŭ unu jaron, dum kiu ili publikigis sian unuan studialbumon en preskaŭ tri jardekoj, What The... (2013). La bando anoncis sian trian reunuigon en Januaro 2019.[2]

Black Flag
Persona informo
Lingvoj angla
TTT
Retejo http://blackflagofficial.com/
vdr

La sonstilo de Black Flag miksis la simplemon de Ramones kun maltonalaj gitarsolooj kaj en postaj jaroj oftaj tempoŝanĝoj. La vortumado estis verkita ĉefe de Ginn, kaj kiel ĉe aliaj punkbandoj de la finaj 1970-aj kaj komencaj 1980-aj jaroj, Black Flag esprimis kontraŭaŭtoritatisman kaj nekonformisman mesaĝon, en kantoj nuancitaj per priskriboj de socia izolado, neŭrozo, malriĉeco kaj paranojo. Tiuj temoj estis plue esploritaj kiam Henry Rollins aliĝis al la bando kiel ĉefkantisto en 1981. Plej granda parto de la materialo de la bando estis publikigita en la sendependa diskeldonejo de Ginn nome SST Records.

Henry Rollins koncerte en 1983.

Laŭlonge de la 1980-aj jaroj, la sonstilo de Black Flag, kaj ankaŭ ĝia populareco evoluis. Krom esti ŝlosila en la kreado de "hardcore" punko, ili estis novigantoj de la unua ondo de punk-roko en la usona okcidenta marbordo kaj estis konsiderita grava influo en la punka subkulturo de Usono kaj de eksterlando. Krom esti inter la plej fruaj punk-rokaj grupoj kiuj enkondukis elementojn kaj influon de metalrokaj melodioj kaj ritmo, ili estis ofte malfermaj al elementoj de libera ĵazo kaj de nuntempa klasika muziko, speciale ĉe la gitarludado de Ginn, kaj la bando intermetis en registrado kaj ludado instrumentan muzikon laŭlonge de sia kariero. Ili ludis ankaŭ pli longajn, malrapidajn, kaj pli kompleksajn kantojn kiam aliaj bandoj de ilia etoso ludis per kruda, rapida, triagorda formato. Kiel rezulto, ilia etenda diskaro estas pli stile varia ol tiuj de multaj el siaj punk-rokaj samtempuloj.

Black Flag estis tre bone respektita ene de la punka subkulturo, ĉefe pro sia senlaca promocio de aŭtonoma punkaj etiko kaj estetiko de Faru ĝin vi mem. Ili estas ofte konsiderataj pioniroj en la subkultura movado de la sendependaj diskeldonejoj kiu ankoraŭ floras. Pere de konstanta turneo tra Usono kaj Kanado, kaj foje Eŭropo, Black Flag establis entuziasman sekvantaron.

Membroj redakti

Nunaj redakti

 
Greg Ginn, Mike Vallely, Tyler Smith, kaj Isaias Gil koncerte en Denver, Koloradio, 2019.
  • Greg Ginn – gitaroj (1976–1986, 2003, 2013–2014, 2019–nune)
  • Mike Vallely – kantado (2003, 2013–2014, 2019–nune)
  • Harley Duggan – baso (2022–nune)
  • Charles Wiley – drumoj (2022–nune)

Iamaj membroj redakti

Raymond Pettibon, Keith Morris, Jim "Kansas" Dearman, Glenn "Spot" Lockett, Ron Reyes, Henry Rollins, Chuck Dukowski, Dez Cadena, Brian Migdol, Robo, Bill Stevenson, Emil Johnson, Chuck Biscuits, Kira Roessler, Anthony Martinez, C'el Revuelta, Dave Klein, Gregory Moore, Tyler Smith, Brandon Pertzborn, Joseph Noval, Isaias Gil.

Studialbumoj redakti

  • Damaged (1981)
  • My War (1984)
  • Family Man (1984)
  • Slip It In (1984)
  • Loose Nut (1985)
  • In My Head (1985)
  • What The... (2013)

Bibliografio redakti

  • Azerrad, Michael (2001), Our Band Could Be Your Life: Scenes from the American Indie Underground 1981–1991, Little, Brown and Company, ISBN 0-316-78753-1
  • Chick, Stevie (2011), Spray Paint the Walls: The Story of Black Flag, PM Press, ISBN 978-1-60486-418-2
  • Earles, Andrew (2014). Gimme Indie Rock: 500 Essential American Underground Rock Albums 1981–1996. Voyageur Press. ISBN 978-0-7603-4648-8.
  • Rollins, Henry (2004), Get in the Van: On the Road with Black Flag, 2.13.61 Publications, ISBN 1-880985-76-4

Referencoj redakti

  1. "Black Flag Is Back". Arkivigite je 2013-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Blabbermouth.net. 25a de Januaro, 2013. Arkivita el la originalo la 16an de Junio, 2013. Alirita la 25an de Januaro, 2013.
  2. "Black Flag are back for first shows in five years". Brooklyn Vegan. 28a de Januaro, 2019. Arkivita el la originalo la 24an de Decembro, 2019. Alirita la 28an de Januaro, 2019.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Black Flag (band) en la angla Vikipedio.