Blaesheim

komunumo en Alzaco

Blaesheim (jen france, origine germane Bläsheim, prononco [BLE:Shajm], alemane Blaase, prononco [BLA:ze]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 356 loĝantoj.

Blaesheim
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est
Departemento Bas-Rhin
Historia regiono Alzaco
Komunumaro Eŭrometropolo Strasburgo
INSEE kodo 67049 [+]
Poŝtkodo 67113
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 356  (2021) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 30′ N, 7° 37′ O (mapo)48.5058333333337.6091666666667Koordinatoj: 48° 30′ N, 7° 37′ O (mapo) [+]
Areo 9,96 km² ( 996 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blaesheim (Bas-Rhin)
Blaesheim (Bas-Rhin)
DEC
Blaesheim
Blaesheim
Situo de la komunumo en Bas-Rhin
Blaesheim (Francio)
Blaesheim (Francio)
DEC
Blaesheim
Blaesheim
Situo de la komunumo en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blaesheim [+]
vdr

"Blaesheim-procezo" redakti

En eŭropa diplomatio, la "Blaesheim-procezo" estas regulaj, neformalaj kunvenoj inter la prezidanto de Francio, la federacia kanceliero de Germanio kaj la du ministroj pri eksteraj aferoj. La unua el tiuj kunvenoj okazis en januaro 2001 ĉi-tie en Blaesheim, tial la nomo. De tiam la kunvenoj okazas ĉiujn ses ĝis ok semajnojn, kaj ebligas diskutigi kaj bone akordigi la du ŝtatajn registarojn en pozicioj de eŭropa kaj internacia politiko.

Vidu ankaŭ redakti

 
komunumocentre, dekstre la luterana kirko, centre gastejo
 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj