Blanforda karpodako
La Blanforda karpodako (Carpodacus rubescens) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blanforda karpodako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus rubescens (Blanford, 1872) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio estas ĝenerale bruneca sed kun ruĝeca pugo. Krome plenkreskuloj havas ruĝan kapareon kaj ruĝecan nuancon en dorso kaj subaj partoj.
Ĝi troviĝas en regionoj de Himalajo de Butano, Ĉinio, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Carpodacus rubescens[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 19an de julio 2007.