Karpodakoj

(Alidirektita el Carpodacus)

La Karpodakoj estas birdoj de la familio de Fringedoj. Plej parto de la specioj de la genro Carpodacus havas diversajn kvantojn de ruĝa aŭ roza koloro en la plumaro kio estas karaktera de tiu grupo. La Komuna karpodako estas ofte nomata simple "Karpodako", tio estas la sama termino, kiel ofte okazas, utilas por la genro kaj por la plej tipa, disvastigata, komuna aŭ konata specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karpodakoj
Ruĝkapa karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karpodakoj troviĝas tra la norda hemisfero, sed la plej granda diverseco estas en Azio. Plej parto de specioj estas tradicie lokataj en la granda genro Carpodacus, sed estas duboj ĉu ĉiuj el ili vere apartenas al genro.

Sistematiko redakti

Komparo pere de DNA ege indikas, ke la genro Carpodacus bezonas revizion.[1] Ekzemple, la Brunbrusta karpodako, specio kun tre distinga aspekto, estas ankaŭ tre distinga genetike kaj eble definitive apartenas al alia genro, kiu povus esti lokita kun la fringo kaj la montofringo en la subfamilio de Fringilenoj; dum ĉiuj aliaj specioj apartenas al la fringa subfamilio de Karduelenoj.

Estis nombro de radiadoj de Karpodakoj. Unuaj disigintaj estis la prauloj de la nordamerikaj specioj; la Komuna karpodako kaj la Skarlata karpodako, ĝenerale lokataj en sia propra genro. Tiuj grupoj, kiu povus esti rilataj, disiĝis en la Meza Mioceno (antaŭ ĉirkaŭ 14-12 milionoj da jaroj) el la prakarpodakoj. Ĉiu el tiuj grupoj ŝajne konstituus distingajn genrojn. La tipoj de la genroj Erythrina Brehm 1829 kaj Carpodacus Kaup 1829 estas ofte konsiderataj same kiel la Komuna karpodako, sed ambaŭ aludas al la Roza karpodako.[2] La nordamerikaj specioj eble meritas distingan genron Burrica.

La Longvosta karpodako, tradicie lokita ankaŭ en monotipa genro, estas ege rilata al la Strieca karpodako kaj eble al aliaj specioj; ili disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 11-10 milionoj da jaroj kaj ĉu estu lokataj en Carpodacus ĉu unuigitaj en Uragus. Se tio lasta adoptiĝas, la kerno de la aziaj specioj estu retenita en Carpodacus aŭ lokita en la genro Rubicilla.

La Urocinkramo (Urocynchramus pylzowi) rezultis ne esti Karpodako, kaj eĉ ne vere fringo (eble inter fringo kaj emberizo), sed ĝi konstituas monotipan familion Urocinkramedoj.[3]

Specioj redakti

Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Referencoj redakti

  1. (2001) “Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches”, Cellular and Molecular Life Sciences 58, p. 1159–1166.  Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (July, 1995) “Comments on the Status of Revived Old Names for Some North American Birds”, The Auk 122 (3), p. 633–648. Alirita 10:27, 7a Novembro 2009.. 
  3. Groth, J. G. (2000). “Molecular evidence for the systematic position of Urocynchramus pylzowi”, Auk 117 (3), p. 787–792. 
  4. Hodgson, B. H. (1844 (1845)). “Genus: Procarduelis”, J. Asiat. Soc. Bengal XIII, p. 954. 
  5. (1994) “A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches.”, Journal für Ornithologie 135 (1), p. 31. Alirita 17 May 2007.. 

[rompita ligilo]

  • Bates, R. S. P.. (1952) The breeding birds of Kashmir.
  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.

[rompita ligilo]

  • Groth, J. G. (1994). “A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches”, Journal für Ornithologie 135, p. 31. 
  • Groth, J. G. (1998). “Molecular phylogeny of the cardueline finches and Hawaiian honeycreepers”, Ostrich 69, p. 401. 
  • Wolters, H. E.. (1975–1982) Die Vogelarten der Erde. Hamburg & Berlin: Paul Parey.

Eksteraj ligiloj redakti