Ruĝfrunta karpodako

La Ruĝfrunta karpodako (Carpodacus puniceus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi ŝajne apartenus al monotipa genro Pyrrhospiza. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝfrunta karpodako
Ruĝfrunta karpodako, masklo
Ruĝfrunta karpodako, masklo
Ruĝfrunta karpodako, ino
Ruĝfrunta karpodako, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. puniceus'
Carpodacus puniceus
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pyrrhospiza punicea Grovold.jpg
Pyrrhospiza punicea Grovold

Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio. Ties natura habitato estas montara tundro.

Temas pri specio kun seksa duformismo. Frunto, superokula zono, vangoj, gorĝareo kaj brusto de maskla plenkreskulo estas brilruĝaj kun arĝentrozaj plumocentroj. Krono, nuko, traokula strio kaj dorso estas grizecbrunaj kun malhelaj plumocentroj, pugo estas brilroza. Ventro kaj flankoj estas grizecbrunaj kun malhelaj plumobordoj. Subvosto estas grizecbruna, foje kun roza nuanco. Flugilplumoj, supraflugilaj kovriloj kaj vostoplumoj estas malhelbrunecaj kun mallarĝaj palaj bordoj. Kruoj kaj ungoj estas nigrecbrunaj, beko estas malhelbruna kun iom pli pala suba makzelo, kaj okuloj estas brunaj.

Ino havas grizecbrunajn suprajn partojn kun malhelaj plumobordoj kaj verdecflava supra vosto. Kapoflankoj, gorĝareo kaj brusto estas grizecbrunaj kun malhelbrunaj strioj, la brustoplumoj havas brilflavajn pintojn kiuj formas punktojn de varia brilo. Aliaj subaj partoj estas grizecbrunaj kun malhela punkteco pli densa en flankoj kaj suba vosto. Flugilplumoj, supraflugilaj kovriloj kaj vostoplumoj estas malhelbrunaj kun mallarĝaj palaj bordoj, la bordoj de la unuarangaj havas svagan verdecflavan nuancon. Kruroj kaj ungoj estas nigrecbrunaj, beko estas malhelbruna kun iom pli pala suba makzelo. Unuajara masklo estas simila al ino sed preskaŭ ne havas flavan punktecon en brusto. Unuajara ino havas supran voston grizecbrunan sen flava nuanco, pli pala ol dorso.

La Ruĝfrunta karpodako estas rara loĝanto. Ili loĝas en klifoj kaj rokoj en neĝaj kaj alpecaj zonoj je 2900-3400 m. Vintre ili loĝas pli sube ĝis subalpaj zonoj en rokoj inter juniperaj arbustoj, ĝis 2600 m. Memmontrado kaj pariĝado estis iam observataj inter fino de majo kaj fino de junio de 1965. Nesto estas konstruata de la ino, eskortita de la masklo, sed ne ĉiam. La unua konata nesto estis trovata en junio de 1967 ĉe supra fluo de la rivero Ĉukuro; nesto situa en humida rokfendo de vertikala klifo nordorienta, ĉirkaŭ 80 m el grundo kaj 40 m el pinto. Ĝi estis atingita danke al helpo de 12 montogrimpistoj, kiuj nur la trian tagon post kelkaj klopodoj sukcesis atingi la fendon. La nesto estis farita el fajnaj radiketoj kaj seka herbo miksita kun haro. La ovaro enhavis 4 purajn blankajn ovojn rare punktecajn de malhelbrunaj kaj helbrunaj punktetoj koncentre ĉe la nepinta pinto de la ovo. (Aliaj karpodakoj, nestumantaj enarbuste, havas bluecajn ovojn). Ino ekkovas je la lastaj tagoj de junio probable. Nur ino kovas, dum masklo manĝiĝas ŝin.

Referencoj redakti